Patrujokumo?!

Patrujokupo aŭ reloĝiĝo



Pri kio temas? Laŭ la disvaste konata teorio la hungaroj ne ĉiam vivis en ties nuna loĝteritorio. Tiujn eventojn, kiuj rezultis por hungaroj kaj por la aliĝintaj gentoj la okupadon de Karpat-baseno por hejmlando oni nomumas ĝenerale „patrujokupo”. Kontraŭ tiu "parujokupo" la iamaj kronikoj pri "reloĝiĝo", "reveno" rakontas. Krome ekzistas kulturantropologaj esploroj, kiuj pruvas, ke la etnogenezo de hungaroj okazis en Mez-Eŭropo. La hungaroj alvenis de nenie ĉi tien en la Karpat-basenon. La hungaroj ekde praepoko vivas tie, kie nuntempe. Neparolante pri la kontraŭstarantaj opinioj, esplori(a)ntaj la parencecon de la hungaroj kun diversaj etnoj geografie tuŝante preskaŭ la tutan Teron. De la aziaj parencgentoj tra la fin-ugora hipotezo plu al la sumira kaj etruska kontaktoj ĝis Afriko eĉ ĝis Ameriko la esploristoj trovis pruvaĵojn subtenantajn ilian opinion.
Kio la vero?

Antaŭ la monarĥio (Aŭstro-Hongara) ne estis uzata tiu esprimo „patrujokupo”. Tiu evento estis nomumita fare de Anonimo (1195) „reloĝiĝo”, same ankaŭ KÉZAI Simon (1283) tiel skribis pri ĝi. THURÓCZY János (1488) skribis pri „reveno”, SZÉKELY István (1559) kaj HELTAI Gáspár (1575) nomumis ĝin „dua eniro”, la Ilustrita Kroniko (1490), la majstroj RAZANO kaj BONFINO (1497) skribis pri „granda reloĝiĝo". Kontraŭ la deheroiga intenco, ni hungaroj scias tre bone, ke tiu evento historia, ĉu „patrujokupo”, ĉu „reloĝiĝo” aŭ ajne alie nomumita, estis bone aranĝita kaj konscia milita afero fare de nia popolo kun la aliĝintaj aliaj gentoj, kaj ne rifuĝo, kiel tion diris kun granda prefero niaj kontraŭuloj. De rifuĝanta kaj malforta popolo oni ne kutimas peti militan helpon, kiel tio okazis en la jaro 894, fare de grekoj kaj la moravoj. La grekoj petis militan helpon de hungaroj kontraŭ Simeono bulgara regnestro kaj ankaŭ Svatopoluko morava regnestro petis la helpon hungaran kontraŭ la frank-bulgara koalicio. Pro la sukceso de la hungaraj atakoj Simeono estis devigata akcepti la packontrakton kun la grekoj sen klaŭzo. Post tiu packontrakto la perfidantaj grekoj jam ne certigis la retransportadon por la hungaraj taĉmentoj tra la Danubo. Pro la neatendita packontrakto la hungaraj taĉmentoj estiĝis en katastrofa situacio, sed kontraŭ tio ili plenumis eminente la entreprenitajn taskojn, kvankam kun grava perdo. En tiu milito mortis Levente filo de Arpado. (Arpado estis tiu tribestro, kiu estis elektita por gvidi la popolojn kuniĝintajn okupi la Karpat-basenon. La kuniĝo de la hungaraj triboj kaj la aliĝinta gento kabara okazis laŭ la rito sangokontrakta.) Pri la militkontrakto kun Svatopluko memorigas nin la legendo de la blanka ĉevalo. Laŭ tiu legendo Arpado sendis al Svatopluko por lia lando blankan ĉevalon ornamitan kun oroj el Arabio, orkovritan selon kaj buŝmetalon el oro, faskon da loloherbo, unu kruĉon da akvo el Danubo kaj unumanplaton da nigra tero. Tiuj objektoj senditaj apartenis al la ritoj de landoaĉeto en Interna-Azio.
Antaŭ ol estu daŭrigata la temo pri la "patrujokupo" aŭ "reloĝiĝo", nepre devas mencii, ke la siatempaj kronikoj rakontas ne pri hungaroj rilate al la tribo de Arpado, sed pri turkoj. Kial? Vidu poste.

Laŭ la monarĥiaj kaj marxistaj „historiistoj” la patrujokupon faris „senhejma kaj nenion posedanta fin-ugra amaso”, kiuj „estis pelitaj en la Karpat-basenon”.

Kontraŭ ĉi tiu publikaĵo la kronikistoj iamaj neniam aŭdis pri rifuĝo de antaŭ la peĉenegoj, nek pri la kontraŭbulgara malvenko. Jes, vere okazis luktoj ĉiutagaj inter la najbaraj triboj, sed ne tielvoluma, kiu estus deviginta instigi la hungarojn por rifuĝi. Ne pelite ili alvenis al la nuna loĝteritorio. Se estus okazinta tiel, kiel tiuj regnaj historiistoj pritaksis la "patrujokupon", la tiamaj hungaroj certe ne povintus okupi dum kelkaj jaroj la tutan Karpat-basenon, militvenki kontraŭ la frankoj kaj moravoj, kaj funkcii, kiel la plej intensa militforto en Eŭropo dum duonjarcento. Eĉ hodiaŭ tiu popolo, pli precize dirante, ties kulturo jam certe ne ekzistus kaj la ŝtaton, en la Karpat-baseno, oni nomumis „Peĉenegujo” aŭ io alia kaj ne Hungario.



Kiam okazis? Dum multa da tempo oni ne konstatis precize la daton de la „reloĝiĝo”. Estis sufiĉe granda kaoso koncerne la daton, ĉar la diversaj kronikoj informis pri diversaj datoj. En la XIX-a jarcento el la fontoj bizancaj kaj kun la manieroj astronomaj, oni konstatis la plejverŝajnan daton je 895 de tiu evento. Pli precize tiu dato estis la komenca, ja la okupo de la tuta Karpat-baseno daŭris dum multaj jaroj. Je la fino de la IX-a jarcento Eŭropo estis en disfalinta stato, la okcindenta parto estis nur kvindek jare post la invado de normanoj. Ĝuste pro tio la priskriboj ofte miksas la agadojn de la du popoloj (normano – hungaro). Laŭ la tiamaj kristanaj opinioj: ambaŭ popoloj estis senditaj fare de Dio por puni la homaron. Kvankam la hungaroj bone konformiĝis en la tiaman aspekton de Eŭropo, oni neniam povis pardoni kaj akcepti nian aliecon, alian karakteron, alian kulturon kaj orientdevenan vivkoncernon. La estroj de tiu elformiĝinta popolo ĉe la limo inter Azio kaj Eŭropo, jam konscize preparis sin en la unuaj jaroj de la 890-a jardeko, por la transloĝiĝo en la novan patrujon. La esenco de tiu transloĝiĝo kaj tion sekvanta ŝtatfondo estis tio, rilate al Eŭropo, ke tiu popolo ekirinta el Interna Azio, povis krei stabilan ŝtaton, jure fortan, kiu dum jarmilo certigis pacon relativan kaj juron al tiuj popoloj, kiuj apartenis sub la regno de Hungara Sankta Krono . Tiu ŝtato certigis tian kunvivon multnacian, al kiu la nuna Eŭropo, Eŭropa Unio klopodas alveni.

Floto de Arpado

Citaĵo el la Itala Historia Arkivo: „ … en la erao de Arpado, 29-an de junio en 900 okazis la unua mara batalo inter la Valencia Respubliko kaj la hungaroj. La floton de Valencio gvidis en la batalo mem la Doĝo Pietro TRIBUNE. Kvankam la atakantoj havis pli malgrandajn ŝipojn, kontraŭ tio la triumfo de la batalo kruela por la hungaroj flankiĝis. Jam preskaŭ malvenkis la plej granda marforto de la tiama mondo. La Doĝo klopodis entuziasmigi siajn luktantojn kun oratoro patriota, tiel fin-fine, kun granda fortostreĉo sukcesis repuŝi la atakantojn. El tio estas evidente, ke la hungaroj posedis floton je la fino de la IX-a jarcento kaj intencis okupi ankaŭ la Laguno-urbon. Do, en tiu epoko la hungaroj certe estis konantaj la navigadon, la konstruadon de ŝipoj.”

La noto bonintenca fare de fremda popolo atestas, ke niaj prauloj havis tian industrion kaj kleron, kiuj bezonas altnivelan scion, eĉ ankaŭ hodiaŭ. Kian instruosistemon ili havis por transdoni tiun altnivelan industrian kulturon al la metia amaso? Konstrui ŝipon estas bezonata la konoj de algebro, matematiko, geometrio ktp.! Ekkone la supran informon pri la estinta floto hungara, ni devas retaksi tiun hipotezon, ke partoj de la reloĝantaj hungroj estis transportataj fare de la bizancaj ŝipoj sur la Danubo al la Karpat-baseno. Ili veturis per propraj ŝipoj.



La estroj de hungaroj sciis tre bone, ke la Karpat-basenon ili povas facile ekposedi, ĉar tie ne ekzistis forta milita potenco, krome tie vivis multaj devenuloj de la iamaj hunoj kaj avaŭroj, kiuj popoloj same devenis el la gentofederacio de Interna Azio. Ilia vivmaniero, kulturo tre similis al tiuj de hungaroj. En la historia verkaĵo Tarihi Yngyrys, oni povas legi: „kiam Hunor (popolo de Arpado) alvenis en la provincon Panonio, spertis, ke la tieaj popoloj parolis ilian lingvon.” Mi devas akcenti, ke la trovitaj loĝantoj en la Karpat-baseno ne estis laŭvorte hungaroj, nur ties parencoj, kaj parte ankaŭ tiuj etnoj, kiuj jam de la praepoko vivis tie. Tial estis taksita la "enloĝiĝo" dua eĉ tria „patrujokupo” kaj estas kompreneblaj tiuj, jam supre menciitaj esprimoj anstataŭ la "patrujokupo" pri tiu evento. Post la disfalo de la Frank-Imperio kaj Granda Moravio (900), la hungaroj okupis ankaŭ Panonion (okcidenta kaj nord-okcidenta partoj de la Karpat-baseno). Tial la finon de la „patrujokupo”, "reloĝiĝo" ni povas datigi al tiu dato.

Ni hungaroj de jarcentoj, respektive de jarmiloj, vivante jam en Eŭropo spertis tiel, ke la homoj en la mondo parte admiris entuziesme nian popolon, sed alie nia popolo havas malamikojn nerepacigemajn, kiuj malice grumblis kaj enviis, kiuj eĉ en la sonĝoj grincigas la dentojn se pensas pri ni. Niajn malamikojn tre tedis, ke tia malmultnombra popolo, kiel la nia, posedas la plej benitan provincon de la Tero kaj ili intenci(a)s nuligi, almenaŭ subigi nin kun sia multnombreco. Tamen, kontraŭ ĉiu klopodo ekstermiga nia popolo ekzistas, kaj ĉi tiu fakto simpla estas pli heroiga afero, ol la mondoregno fare de ajna popolo, kiu havas dekoble grandan popolnombrecon. Tial estas troveblaj multo da misinformoj konsternigaj pri hungaroj, kiuj estas legeblaj en la historiaj verkaĵoj dise en la tuta mondo. Krome eĉ ne parolante pri la intence falsitaj priskriboj, sed mi pensis tiel, ke tiuj ne meritas eĉ unu vorton, ĉar tiuj verkaĵoj naskiĝis sub politika kaj ŝovinista instigoj.



Nun ni vidu kelkajn pruvaĵojn subtenantaj tiuj la opinion, ke la etnogenezo de hungaroj okazis ĉi tie en la Karpat-baseno.
La unua, kio estas tuj okulfrapa, ke la hungaroj aspektas kiel eŭropanoj, kio kontraŭas la azian devenon. Kaj la antropologaj, kaj la plej modernaj genoesploroj tion subtenas, ke la hungaroj apartenas al la eŭropida raso. Kompreneble estas troveblaj kelkaj aliaj rasospecifoj, sed ties nombro ne determinas. La lingvaj aspektoj estas pli interesaj. La malamikoj de la hungaroj disvastigi(a)s tion, ke la lingvo hungara estas primitiva lingvo, kies vortoj estis prenitaj de aliaj diversaj nacilingvoj. Kontraŭ tiu malbonintenca opinio la fakto subtenata tiu kun scienca esplorado pruvas tute alion pri nia lingvo.

El la kulturantropolgaj esploroj tiu koncepto elformiĝas, ke la gento el kiu fariĝis tiu popolo kiun nuntempe oni nomas hungaro, dum la historio eligis multfoje amasojn al ĉiu direkto de la mondo. Tiuj migrantoj fondis kulturojn, kie dum tempo longa iliaj genostrukturo kaj lingvo miksiĝis kun tiuj de aliaj gentoj. Kontraŭ ajna miksado kaj asimiliĝo la migrantoj ĉie postlasis spurojn pri ilia iama origino. Ektrove tiujn spurojn dise en la tuta mondo, la esploristoj devenigis la hungarojn foje de tie, foje de ĉi tie. La fin-ugoristoj devenigis nian popolon el nordo, la orientalistoj devenigis nin el oriento, el la pustoj de Azio. Aliaj esploristoj, kiuj pro la troveblaj lingvaj similecoj kun la sumira lingvo la devenon esploras en sudo. Eĉ estis tiuj, kiuj pro la vere surpriziga samaj elementoj troveblaj tiuj kaj en la hungara kaj en la kamia lingvoj la hungarojn devenigis el Afriko. Mi nepre devas mencii ankaŭ tiujn esplorojn, kiuj la devenon de la hungaroj metis en Amerikon, aŭ en Atlantison pro la troveblaj samformoj en la lingvoj hungara kaj kelkaj praamerikaj lingvoj. Do, la kaoso estas sufiĉe granda kaj la hungaroj vivas en la mezo de Eŭropo, kiel sekreto. Sed, ĉu vere temas pri kaoso kaj sekreto? Aŭ nur la direkton oni devintus ŝanĝi kaj tiuj surprizaĵoj tuj fariĝus kompreneblaj. Nome, se la homoj estas pretaj akcepti tiun teorion, ke la praloĝejo de la hungaroj estis en la Karpat-baseno, en tiu okazo ĉiu sekreto tuj klariĝas. El tiu praloĝejo la hungaroj (pli precize tiuj homoj, kiuj apartenis al gentoj praaj, el kies postrestoj elformiĝis ankaŭ la hungaroj) migris foj-foje al ĉiu direkto. Tiuj homoj apartenintaj al la gentoj parencaj laŭ kulturo kaj lingvo. Simila migrado okazis ne nur dum la prahistoriaj tempoj, sed antaŭ "ne longe" ekz. je la komenco de la 1900-aj jaroj, kiam proksimume unu kaj duono da hungaroj migris al Ameriko. Kiel nia fama poeto Attila JÓZSEF skribis "kitántorgott amerikába másfél milió emberünk" ("triduon-miliono migris en Amerikon" trad. Márton FEJES). Sed en tiu pasinta jarcento okazis pluaj formigradoj de homamasoj post la militoj kaj la revolucio okazinta tiu en la jaro 1956. Kompreneble la nuntempaj cirkonstancoj estas tute aliaj, ol estu konvena por fondi kulturon en ajna punkto de la Tero.



Ni saltu en la mezon de la lingvan demandaron.
Oni pensis pli frue pri la lingvo etruska, ke tiu apartenas al la lingvofamilioj latina kaj germana. Ĉi tiu koncepto jam eksdatiĝis kaj nenie oni povas legi ĉi tiun opinion en fakliteraturo. La lingvistoj elkaŝis, ke la sintagmo de la lingvo etruska montras parencecon kun la lingvoj fleksiaj. Ankaŭ tion oni esploris, ke en la lingvo etruska dominas forta sonharmonio, la akcento estas ĉe la unua silabo de la vortoj. La duraj sonoj transformiĝis al molaj sonoj kaj ĉe la komenco de la vortoj tie estanta H-sono en la pli frua epoko ne egzistis ktp., kiuj propraĵoj egalas kun tiuj de la lingvo hungara.
Por esplori la lingvan aspekton ni devas konsenti, ke el inter la samformaj esprimoj havantaj tiuj samajn aŭ similajn nocion, tiu vorto estas la origina, kies sononombro estas la plej malmulta. Do, tiu vorto estas la praa radikvorto. Krome ankaŭ tiun teorion oni devas akcepti, ke la praecon de ajna esprimo plu pruvas se iu vorto havas t.n. vortobukedon aŭ vortofamilion. Nome la vortoj havantaj parenconociojn apartenantaj al iu vortobukedo, ĉiuj havas saman radikon. Por kompreni la aferon jen unu ekzemplo.

La hungara esprimo KÖR (cirklo) havas sufiĉe grandan vortobukedon. Jen nur kelkaj: KEREK (ronda), KERÉK (rado), KARIKA (ringo), KERING (cirkulas), KORONG (disko), KARIMA (flanĝo), KÖRNYÉK (ĉirkaŭaĵo), KÖRÜL (ĉirkaŭ), KI/KERÜL (preter/rond-iras), BEKERÍT (ĉirkaŭbaras), KERÍTÉS (barilo), KERT (ĝardeno), KERTÉSZET (hortikulturo), GÖRBE (kurba), GÖRDÜL (ruliĝas), ktp. Kompreneble al tiu ĉi vortobukedo apartenas ankaŭ tiuj moliĝintaj (R - L), kiel la GOLYÓ (kuglo/globo), GOLYVA (kropo/strumo) ktp. Tiu KERT (ĝardeno) kun sia praeca elemento de nia lingvo hungara tre bone povas ilustri ankaŭ tion, ke nia popolo verdire ne estis nomada, sed terkulturista. La nomadoj ne havas ĝardenojn. La ŝanĝoj de la sonoj, el inter tiuj ĉefe la vokaloj estas konata afero por la lingvistoj. Tiu KERT ankaŭ tion atestas, ke nia popolo, kiel terkulturista origine estas pacema, ja la terkulturistoj preferas kultivi siajn agrogrundojn ol batali. Sed nun reste ĉe tiu KÖR alvenas demando. De kie povis deveni la latina kaj la itala esprimo CORONA /eldiru = korona/ (krono), se ne el nia KÖR esprimo, simile al nia KORONG (disko)? Ja ĝi estas rondforma. Mi demandas. Ĉu tiu CORONA, en la latina aŭ en la itala lingvo havas almenaŭ iomete similnombran vortobukedon, vortofamilion?
Al lingvo hungara apartenas ankaŭ skribosistemo, origine la t.n. runskribo. Ĉi tie mi okupiĝas nur pri la ciferoj, kies skribosistemo montras tre interesan similecon al la etruska.

runciferoj

La bildo tre bone ilustras, ke la hungara ciferorunskribo plie similas al la etruska ol al la romia. Kiel tio povas esti? Ja, laŭ la nuntempa teorio, la hungaroj tiam alvenis en la Karpat-basenon antaŭ 1100 jare, kiam la etruskoj jam nenie estis. Tiutempe eĉ la Romia Imperio jam ne ekzistis, tamen la hungaroj eble nur la romian skribosistemon povintus transpreni kaj ne la etruskan. Estas interese, ke la hungara runcifero 50 havas egalecon nur kun la etruska, eĉ similecon ne havas tiu 50 etruska-hungara kun ajna alia runskriboformo trovebla en la tuta mondo. Ĉi tio nur tiel estas komprenebla, se ni supozas, ke la etruska etnogenezo okazis en sama loko, kie tiu de la hungara, aŭ la hungaroj jam ankaŭ tiam vivis en Eŭropo, kiam ankoraŭ la etruskoj ekzistis. En tiu supozo estas tute egala, ke ĉu la etruskoj transpenis tiujn ciferoformojn de la hungaroj, aŭ okazis inverse. La esenco estas tio, ke tiuj du gentoj iam vivis proksime aŭ en sama teritorio. Ĉar la hungaraj runciferoj estas logika komplekso, tial oni tion devas pensi, ke tiu estis la origina kaj la etruska la transprenita jam iomete modifite.



Kontraŭ la de jarcentoj disvastigita malbonintenca historiopriskriboj pri la hungaroj, ĉefe fare de la aŭstroimperiaj "historiokrenatoj" kaj fare de niaj kelkaj najbaraj historiistoj, nia popolo jam de jarmiloj posedis skribosistemon. Kun la instigo registara de la Aŭstra Imperio la "historiokrenatoj" disvastigis en la tuta mondo, ke la hungaroj estas nur miksita popolo antaŭ mil jare tien ĉi migranta nomada, respektive primitiva konsistanta el fin-ugora kaj turka gentoj, kiuj nur batali povas per pafarko. Tiu historiotrompigo servis la subfosadon de nia memrespekto kaj krei malrespekton de aliaj popoloj kontraŭ hungaroj, ĉefe fare de la ĉirkaŭloĝantoj, tiel atingi nian pereigon. Estas malfacile pruvi la devenon Eŭropan de la hungaroj, ĉar nian prakulturon, al kiu apartenis ankaŭ nia runskribosistemo, la ĉiama registaro kristaniĝinta pereigis per ĉiu ilo. Kontraŭ ajna pereiga intenco, kaj la popolo hungara kaj ties runskribosistemo ne nuliĝis. Jes, estas vere malfacila pruvi la etnogenezon de la hungaroj, sed staras same sur malstabilaj piedoj ankaŭ tiuj "pruvaĵoj", per kiuj la historiistoj provas subteni la fin-ugoran, el Azian devenon. La gento de Árpád vere alvenis en la Karpat-basenon antaŭ 1100 jare, sed ne el Azio. Nur tio estis dokumentata, ke la gento de Árpád el Skitio alvenis en la Karpat-basenon. Skitio estis ĉe la norda bordo de la Nigra-maro kaj ne en Azio. Neparolante pri tio, ke la genton de Arpado la tiamaj kronikistoj priskribis konsekvence turkoj kaj ne hungaroj. La problemo tuj solviĝas se ni supozas, ke la gento de Arpado konsistis el la posteuloj de tiuj hungaroj, kiuj pli frue formigris el la Karpat-baseno kaj post jarcentoj rememore pri la iama hejmteritorio decidis reveni. Kompreneble la foresto longtempa kaŭzis ŝanĝon kaj en la kultura vivo kaj identeco, same iom da miksiĝon kun la aliaj popoloj kunvivantaj. Tial povintus okazi, ke la diversaj priskriboj, kiel turkoj nomis la revenintajn hungarojn al la Karpat-basenon. Kontraŭ tio laŭ la kronikistoj la revenantaj hungaroj kaj gvidataj fare de Arpado trovis tiajn popolojn en la Karpat-baseno, kiuj parolis la saman lingvon, kiun la alvenantoj. La fin-ugoran devenon, parencecon brile kontraŭas la plej modernaj sciencesploroj, nome la genomaj atestaĵoj. El la kreita fin-ugora parenceco restis nur amikeco.