Mia loĝejo

Mi loĝas en tiu parto de la universo, kiun oni nomas „Laktovojo”. En ĉi tiu galakso troveblas sunsistemo, en kiu la tria planedo de la stelo centra estas la t.n. „blua planedo”, kiun ties loĝantoj nomas Tero. Do, mi estas terano. Pli proksime sur la tero mi loĝas en la kontinento Eŭropo. Pli precize en Mez-Eŭropo en tiu lando, kiun loĝas plejgrandparte hungaroj. Se vi rigardas la mapon, bonvolu en imago vojaĝi laŭ la vojo de la granda rivero Danubo. Dum la vojaĝo vi trovas lokon, kie en la maldekstra flanko de Danubo enfluas alia rivero, kiun oni nomas hungare Vag (en Slovakio nomata Vah). Sur la kontraŭa bordo de tiu enfluo situas vilaĝo, nomata Szőny, kiu estis loĝata fare de homoj jam ekde la praepoko. Nun ĉi tiu vilaĝo apartenas al la urbo Komárom. Navigante sur la mapo orienten (dekstren), vi povas trovi verdan stelon grandan, de kiu stelo du strioj kondukas suden (malsupren) ĝis malgranda stelo montranta la situon de mia loĝdomo.


Szőny

La nuna Szőny (pr. Seonj) ne estas memstara vilaĝo, sed apartenas al la urbo Komárom, kiel ĝardenurba kvartalo. La urbo Komárom estas unika en Eŭropo, ĉar du ekzistas. La vera historia Komárom antaŭ longe etendiĝis nur ĉe la maldekstra bordo de Danubo. Tiu urbo, kiu apartenas al la nuna Hungarlando estis kreita post la packontrakto ferminta tiu la I-an mondmiliton, kiam la vera historia Komárom estis elprenita de la tiama Hungario kaj aldoniĝis al Ĉeĥslovakio (Nun Komarno en Slovakio). Tiujn areojn, kie komencis evolui la urbo sur la dekstra parto de Danubo, oni nomis Új-Szőny (Nova Szőny), kaj Kis-Szőny (Eta Szőny). El la iama triopa vilaĝo Ó-Szőny, Új-Szőny kaj Kis-Szőny (Olda, Nova kaj Eta Szőny) restas nur la olda parto memstara, nomumita tiu jam simple Szőny kaj el la aliaj du oni elformis la urbon Komárom. Alvenis la jaro 1977-a, kiam oni faris teritorian kaj urboaranĝon, allige al la vere malgranda urbo Komárom la najbarajn vilaĝojn Szőny kaj Koppánymonostor.

En la historiaj dokumentoj oni uzis diversajn skribmanieron pri la vilaĝnomo Szőny, sed ĉiam estis same elparolita. (Sun, Sceun, Scewen, Zen, Zegn, Zyron, Zyn, Zelon, Szeony) Tiu diverseco devenis de tio, ke en tiu mallonga nomo estas troveblaj du tiaj sonoj, al kiuj ne apartenis literoj en la latinida alfabeto. Ankaŭ en esperanto ne estas troveblaj tiuj literoj (ő kaj ny). La skribintoj estis tre ofte fremdlingvaj oficistoj, kiuj arbitre uzis la latinidajn literojn surpaperigi la nomon de Szőny.

Laŭ la eltrovaĵoj arkeologaj Szőny kaj ties ĉirkaŭaĵo estis loĝata jam de la plej praa epoko. La abundo de la elfosaĵoj devenis el la epoko de la Romia Imperio, kiam ĉi tie estis grava limgardejo, nomata tiu Brigetio (pr. brigecio). Tiu Brigetio certe pli frue jam estis militejo, kion mem sia nomo atestas. El la keltodevena esprimo la vorto „brig” signifas monto-n, fortreso-n kaj azilejo-n. Pri monto certe ne temas, ja la regiono apartenas al la Malgranda Ebenaĵo, tial ni devas pensi ĉefe pri fortreso.

Post la foriro de romianaj milittaĉmentoj, ankaŭ la loĝantaro rifuĝis timante pro la verŝajna atako fare de triboj de trans la alia bordo de Danubo. La eltrovaĵoj tion atestas, ke post la romianoj en Brigetio loĝis kvadoj, sarmatoj kaj inter ili slavaj gentoj. Tiujn popoltribojn sekvis la hunoj kaj al tiuj aliĝintaj ostrogotoj (eostaj gotoj). Pri la huna erao ni havis tre malmultajn informojn. Tiu estas certa, ke Etele (Atilla) en la jaro 451 laŭ la Danubo kondukis liajn milittaĉmentojn kontraŭ Okcidento, kaj dume multajn romiajn fortresojn ruinigis. Pro kio, ni ne scias, sed estas fakto, ke tiun sorton la fortreso de Brigetio evitis, ja ĝi estis en defendebla stato ankoraŭ en la VIII-a jarcento. Eĉ la anglaj mondvojaĝantoj Pockoke kaj Milles trovis en bontenita stato la murojn de la fortreso en la jaro 1737.

Estas konata interesa evento pri kio informis nin la kroniko de KÉZAI Simon. Post kiam Atilla venkis la romianojn ĉe Cesumaur (Zeiselmauer), aranĝis festenon (curia solennis) en Szőny (Scewen). En tiu festeno partoprenis ankaŭ Detre el Verono kun la germanaj regnestroj, kiuj tute omaĝis al Atilla. Nur tio estas la problemo, ke tiu batalo ĉe Cesumaur, kion ni konas, okazis en la jaro 791 inter la avaŭroj kaj Karlo la Granda. Atilla mortis en la jaro 453. Ĉu povas esti, ke okazis du interbataloj ĉe Cesumaur?

Post la hunoj ĉi tie loĝis dum iom da tempo ties kunuloj la gotoj. La gotojn sekvis la avaŭroj dum pli ol du jarcentoj. De ili devenis la nomo Szőny. La avaŭroj venkis la frankoj, kiujn sekvis, post la morto de Karlo la Granda (814) la moravoj.

Informojn pri eventoj gravaj en ĉi tiu teritorio, kiam okazis la patrujokupo je la fino de la IX-a jarcento, ni povas trovi en la kroniko de Anonimo. Li rakontis, ke Árpád okupiĝante Panonion donacis teritorion al Ketel, kiu estis sendito de la regnestro. Tiu teritorio estis apud Danubo, kie la rivero Vag enfluis ĝin. Aluptulma, filo de Ketel konstruis tie fortikaĵon, kiun nomumis Kamárum. Ketel kaj lia filo Aluptulma ĉi tie estis entombigitaj laŭ pagana rito. La hiostoriaj datenoj atestas, ke rekte post la patrujokupo la nordan kaj nor-okcidentan parton de „lando” regnis la gentoj de Szoárd, Lél kaj Huba, en la X-a jarcento. Pri tio, ke mem la vilaĝo Szőny, al kiu gento apartenis ni ne havis datenon. Nur pri la najbara vilaĝo Füzitő estis menciita, ke ĝi apartenis al la loĝbienoj de Csák (Ĉak) gento. Al kiu gento apartenas nia vilaĝo jam ne estas grava, sed estas certa, ke ĝi frue fariĝis reĝa bieno. Poste jam en la jaro 1211 la vilaĝo estis eklezia bieno apartenate al la ĉefepiskopo en Esztergom.

Dum la tatara invado la vilaĝo estis detruita, kiel la priskribo atestas „Sceun, kie iam loĝis reĝaj hospesoj (Eksterlandaj koloniuloj), nun estas neloĝata, eĉ unu kurio aŭ domo ne troveblas tie.” Povis okazi, ke la tataroj pro venĝo detruis la tutan vilaĝon, ĉar la proksiman fortikaĵon de Komárom ili neniam povis venki kaj okupi.

En la aliaj dokumentoj el la mezepoko nia vilaĝo estis menciata nur, kiel apartenaĵo de la fortikaĵbieno de Komárom. En la jaro 1460 Szőny jam estis registrita, kiel agrourbo (oppidum), sed la loĝantoj neniam pensis pri tio serioze, neniam funkcias ĉi tie urbaj institutoj. Certe ne pro la grandeco, politika aŭ kultura graveco ĝi meritis atingi ĉi tiun titolon. Ni povas pensi nur tion, ke ĉi tiun urban titolon la vilaĝo ricevis por rekompenci iun servon, faritan al la reĝo. Estas fakto, ke ekz. la reĝoj Sigmundo kaj Matiaso tre ŝatis ĉi tiun regionon. Ili ofte vizitis la proksiman urbon Tata. Bonfini skribis, ke post kiam Matiaso rekonstruis la fortikaĵon en Tata, tre ofte pasis la tempon en tiu urbo kaj tiam li vizitis ankaŭ la vilaĝon Szőny. Matiaso planis la promedanojn de Tata plukonstrui ĝis Danubo kaj tie volis konstrui ponton el marmoro. La abutmentoj parte estis preparitaj. Ankaŭ la ruinojn de Brigetio li intencis rekonstrui pro estimo de la klasika estinto kaj nomumis ĝin „Latinae gentis colonia”. Plenigi ĉi tiun planon nur lia morto ĉesigis.

Oranaso

Laŭ la legendoj apartenis al la ŝatokupoj de Matiaso kaj ties korteganoj ludo, kies esenco estis tio, ke oni metis anasoskulptaĵon orokovritan en la akvokanalon kondukanta ĝi al Szőny. Tiun subteran kanalon konstruis la romianoj ĝis Brigetio kaj tiutempe ĝi ankoraŭ estis en bona stato. Poste la ludantoj rajdas al Szőny, ke kiam la anaso alvenas ili jam estu tie.

Dum la turka invado tre malmultiĝis la nombro de la loĝantaro. Al nia vilaĝo ligiĝas du gravaj epizodoj dum la kontraŭturkaj militoj. Oni traktis ĉi tie du packontraktojn. Pri la unua paco la traktado komenciĝis 30-an de junio en 1627. La ŝanĝo de la packontraktoj inter la deputitoj de la Sultano kaj tiuj de la Imperiestro okazis 26-an de septembro en 1628 en loko inter Szőny kaj Almásfüzitő. La alia pactraktado okazis inter 16-a de januaro kaj 19-a de marto en la jaro 1642. Ĉi tiu okazis en kampo apartenanta al Szőny, sed pli precize ne konata loko.

Post kiam la turkoj forlasis ĉi tiun regionon la malfacilaĵoj nenion mildiĝis, eĉ pli krueliĝis la vivcirkonstancoj pro la gravaj impostoj kaj ties perforta rekvirado, la daŭra militservoj kaj la senbrida fiagado de la fremdaj soldatoj. Ĉi tiuj cirkonstancoj dise en la lando rezultigis la flagolevigon de la liberecbatalo gvidita tiu fare de moŝto RÁKÓCZI Ferenc. Pri rektaj partopreno en la liberecbatalo rilate al Szőny ni ne havas datenojn. Estas konata azilletero, eldonita 19-an de junio en 1707, en kiu RÁKÓCZI certigas la vilaĝanojn, ke ilin evitos la armada torturo. Kontraŭ tio estas legebla en la matrikullibro de la reformacianoj, ke post la lasta enskribo ĉe la monatfino de januaro en 1705 la sekvanta unua enskribo okazis nur en aprilo de la jalo 1708.

Post la liberecbatalo gvidata fare de RÁKÓCZI, dum unu jarcento ne okazis ĉi tie militagado. Rilate al kolonioj, en la historio de la homaro menciindaj gravaj eventoj okazis plej ofte dum militoj aŭ pro iu media katastrofo. Se ne okazis milito, estis tertremo kaj inundo sinsekve en la jaro 1763. Por memoro de tertremo estis konstruita Snakta Triopa statuo. La 10m-oj altan statuon el kalkŝtono starigis vidvina grafino de Nikolao ZICHY, naskiĝinta Elizabeta BERÉNYI. La supra parto de statuo simbolas tri diajn personojn, ĉirkaŭprenitajn kun anĝeloj flugantaj tiuj super nuboj. La malsupra parto simbolas unuflanke Sanktan Florianon, la alia Sanktan Filipon de Nera. Iliaj statuoj havas vivan grandecon. Inter ili estas plato el marmoro.

En la jaro 1809 la loĝantoj refoje povi gustumi la militaferojn, kiun eventon oni nomumis „franciafutás” (francokuro). Temas pri la milito gvidita fare de Napoleno.

La sekvanta milita evento estis la hungara liberecbatalo, dum kiu la proksima fortikaĵo de Komárom famiĝis. Tiun fortikaĵon neniam povis venki malamikoj. Tial oni povas legi ankaŭ hodiaŭ la latinan tekston „Nec arte, nec marte” (Nek metode, nek forte) sur la soklo de la Ŝtonvirgulino, ĉe la nord-okcidenta parto de la fortikaĵo. La aŭstraj milittaĉmentoj nepovante venki la fortikaĵon estis devigataj akcepti tiajn kondiĉojn, kiuj estis tre favoraj por la hungaraj fortikaĵdefendantoj. Tiun packontrakton prilaboris la generalo Georgo KLAPKA por ĉesigi la superfluan batalon.

Do, tiel finiĝis la Hungara Liberecbatalo kun la vere favoraj kondiĉoj por la fortikaĵdefendantoj de Komárom. Sed okazis iometa intermezo.

La lasta lukto de la liberecbatalo.

La lasta lukto de la hungara liberecbatalo okazis en Szőny, ĉe la vinberfarmoj de Bánom-monto. (La monto estas nur loka hungarismo, uzata fare de ebenaĵloĝantoj.) Tiu lukto okazis 27-an de septembro en 1849. Ne pro ĝia lasteco estas interesa, sed pro ties kialo.
   La aŭstraj milittaĉmentoj estis antaŭen irintaj ĝis la digo de vinberfarmoj kaj dume jam daŭriĝis la diskuto pri la kapitulacio, kiam okazis virina interago. La edzino de kolonelo KOSZTOLÁNYI Móric plendis al la adjutanto CSERNA István, ke ĉi jare ŝi ankoraŭ ne manĝis vinberon, kvankam tre ŝatas. La juna adjutanto imponi al la belulino, je aŭroro kun dudek soldatoj kaŝiris al la vinberfarmoj por rikolti vinberon. Dum tiu jaro oni ne povis kultivi la vinberarbustojn, tial tiuj aspektis kiel arbustoĝangalo. La taĉmento rikoltanta faris grandan bruon, per kio ektimigis la antaŭpostenon de aŭstroj, kiuj alarmis la tutan milittendaron. La aŭstroj tuj komencis atakon al la monto de vinberfarmoj, uzante ankaŭ kanonojn. Estas evidente, ke la soldatoj vinberrikoltantaj, ne lasis senreago la atakon. Ekaŭdante la militbruon, ankaŭ la pretserva taĉmento kaj ankaŭ la husaroj aliĝis al la lukto, eĉ la ateliero lokumita ĉe la tombejon interagis. La luktado daŭris dum la tuta antaŭtagmezo. Nur tiam estis finita, kiam la ĉefstabo, elkuranta el la fortikaĵo de Komárom, ordonis ĉesi la batalon, ja dume estis subskribita la kontrakto pri la kapitulacio. Estis bonŝanco, ke pro la netravidebla nubo ne okazis grava sangoverŝado.
   Do, la lastan kuglon oni elpafis ĉe nia vilaĝo Szőny kaj tie estis laste eltirita la glavo el ĝia glavingo. Ĉi tiu lasta lukto firmigas la pradevenan veron rilate al ajna konflikto inter viroj, ke „Serĉu la virinon!”

La liberecbatalon sekvanta venĝo sangofluiga punis la tutan landon kaj nacion. Poste sekvis periodo en la tuta lando la t.n. feliĉa paca erao, kion rompis la unua mondmilito. La fermita packontrakto de la mondmilito okazigis gravan ŝanĝon en la vivo de la loĝantoj de ĉi tiu regiono. Laŭ la packontrakto la maldekstra bordo de Danubo estis elprenita de Hungario kune kun la proksima fama urbo Komárom kaj ties fortikaĵo. Inter la du mondmiltoj dum kelkaj jaroj Komárom estis refoje hungarlanda urbo, sed la packontrakto fermita la duan mondmiliton refoje elprenis la teritoriojn de la maldekstra bordo de Danubo. Ankaŭ la revolucio, okazinta en la jaro 1956 ne povis eviti nian vilaĝon, sed tre gravaj sangoverŝigaj eventoj ne okazis ĉi tie. Okazis alia nepre menciinda evento en la 5-a jardeko, leonĉasado, kio famigis nian vilaĝon.
   La nuna Szőny pasigas sian ĉiutagan pacan vivon. Nur la periode okazantaj balotoj vigligas kaj kontraŭstarigas la loĝantojn. Por turistoj estas interesaj la eventoj po jare okazintaj, kiel la arkeologaj fosadoj serĉi la romiajn restaĵojn dum somero kaj la somerfina vilaĝfesto kun vinberrikolta tago. El inter la vidindaĵoj estas menciinda kaj la katolika kaj la reformaciana preĝejoj, la barokstila kastelo, en kiu funkcias hospitalo de post la dua mondmilito. En la muro okcidentflanka de la katolika preĝejo estas videblaj tiuj kanonkuglegoj, kiuj trafis ĝin dum la liberecbatalo. En la ĝardeno de la kastelo kontraŭ la katolika preĝejo estas videbla la menciita statuo Sankta Triopo, renovigita tiu en la jaro 2004.



kastelo


festo