Historiaj fontoj pri la prahungaroj

Listo pri la fontoj, havantaj datenojn pri la prahungaroj

Mi jam skribis pri la popolmemoro kaj pri la popolrakonto, kiujn tre multaj esploristoj taksas malvaloraj, ja tiuj enhavas tre multajn fabelaĵojn. Mi opinias tiel, ke la legendoj kaj la memoro diras veron, nur oni devas kompreni ankaŭ ĝiajn fabelecajn partojn. Devas scii disigi de la fabelecaj partoj la okazintaĵojn verajn. Sed ni metu flanken la legendojn kaj prenu la skribitajn fontojn, ja ankaŭ tiuj ekzistas, sed multajn oni ne publikis pro ideologiaj kialoj, por kaŝi la veron, ĉar ties enhavo ne atestas la oficiale subtenatajn hipotezojn historiajn. Esplori la devenon de la prahungaroj ne eblas prteriri la hunan historion, ĉar la „prapatrujo” estis en Interna-Azio, la favorite konata „magna hungaria” estis nur haltejo dum la vojo de la popolmigrado. La fin-ugristoj ne esploras la Internan-Azion, ili haltis ĉe la rivero Ob, tial ili kreis falsan hipotezon. Krome mi devas mencii, ke la antikvaj kaj mezepokaj rakontistoj kaj historiistoj dum siaj epokoj ne estis interesantaj skribi malverecon pro nacionalismaj kaj ŝovinismaj intencoj pri la hungaroj. Dum tiuj epokoj tiaj ismoj ne ekzistis en tiu formo, kiel hodiaŭ en Mez-Eŭropo. Ĉefe tiuj rakontistoj ne havis interesojn informi falsojn pri hungaroj por la estontaj generacioj, kiuj apartenis al tiuj nacioj kaj popoloj, kiuj vivas fore de nia lando. Elpensi kaj sribi falsajn historiojn nur estis kutimo ekde la XIX-a jarcento, kiam la nacionalismaj ideoj fortiĝis kaj oni intencis krei tiajn landojn, kies loĝantoj konsistas el sama popolo.

Ĉinaj skribaĵoj pri la hunoj

La ĉinaj dinastiaj jarlibroj kaj enciklopedioj, simile la dokumentkolektaĵoj kaj la priskriboj de la vojaĝantoj grandparte povas riĉigi niajn sciojn pri la popoloj de Interna-Azio. Tiuj verkaĵoj estis eldonitaj france, germane kaj ruse, bedaŭrinde hungare eĉ unu ne estis eldonita.

Skribitaj fontoj turka, tibeta kaj mongola

El inter la turkaj fontoj estas la plej valoraj la tomboskribaĵoj de la princo Köl tegin(+731), Bilge kagan (+734) kaj la glorigaj skribaĵoj de Tanjukuk el la jaro 720. Havas meriran skribaĵon la afiŝo en Okhek-husotu. El la ujguraj skribofontoj estas valoraj la afiŝskribaĵoj en Sine-usu, Karabalgasun kaj en Sudĵ. Tiuj skribaĵoj estis verkitaj kun tiu skribosistemo, kiu tre similas al la hungara runoskribo.

El inter la trovitaj dikumentejoj Tibeto estas la plej valoraj rilate al la trovitaj volvaĵoj kaj folioj fare de STEIN Aurél. Tiuj dokumentoj enhavas tre multajn informojn pri la aliancoj inter la gentoj en Interna-Azio. Ĉi tiujn dokumentojn studis ankaŭ KŐRÖSI CSOMA Sándor hungara orientalisto, kaj el tiuj li trovis pruvaĵojn, ke la ŝpurojn de la prahungaroj oni devas serĉi inter la jugaroj. Simile estas grandvaloraj la Jarlibro Oldtibeta kaj la Kroniko Oldtibeta, el kiuj ni povas ekkoni la migradon de la popoloj en Interna Azio.

El la mongola historia literaturo estas valora la verkaĵo Historio Sekreta de Mongoloj el la jaro 1242. Ĉi tiu libro klarigas pri la pratempa socia sistemo de la turkoj. El la teritirio de Mongolio ni konas proksimume 30 afiŝojn runskribaĵajn, kiel ekz. el Köli ĉor, Ong kaj el Ihe Ashete.

Sir-fontoj

Por ni estas tre valoraj la priskriboj de la legendoj pri Aleksandro la Granda kaj pri la popoloj de Gog kaj Magog, kiuj estis verkitaj en la pralingvoj „estrangelo”, „serto” kaj la „nestorio”. La siroj verkis kronokojn ekde la VI-a jarcento post Kristo, en kiuj oni povas trovi multajn menciojn pri la hunoj, avaŭroj kaj turkoj. Krome mi povas mencii la verkaĵojn de episkopo ZAKARIO el Mitileno kaj la verkaĵon Kolono pri la Mondhistorio verkita de Miĥaelo de SIRIO. Tiuj dokumentoj enhavas tre multajn datenojn pri la historio de la stepaj popoloj.

Fontoj armenaj kaj georgianaj

Ambaŭ popoloj vivis proksime al tiu loĝejo, kie vivis la prahungaroj en la Kaŭkazo, tiel multfoje estis menciitaj la hungaroj en iliaj skribaĵoj.

La armenaj fontoj enhavas tre multajn menciojn pri la hunoj, heftalitoj kaj kazaroj, priskribe la vivon de la stepaj popoloj, el inter tiuj ankaŭ pri la praŭloj de hungaroj.

La georgianaj fontoj plej ofte skribis pri la sanktuloj, kiuj ĉiam enhavas ankaŭ la enfonajn eventojn.

Muslimaj fontoj

La araba literaturo neimageble pliigas la literaturan trezoron de Eŭropo. Siaj specialaĵoj estas la „geografia literaturo”. El tiu literaturo tio estas valora por ni, kiuj temas pri la hungaroj, taksataj tiuj kiel „turkoid popolo”, „unu gento de turkoj”. Gardizi skribis pri ni, kiel „nobela turka popolo”. Laŭ Masudi la „hungaroj apartenas al la turkoj” kaj laŭ Makdisi „la hungaroj estas speciala rajdanta taĉmento de la turkoj”.

Mi povus listigi plu, ankaŭ tiujn citaĵojn, kiuj skribas pri mi glorige rilate pri nia aspekto, karaktero kaj pri heroa, timiga batalmaniero. Mia celo ne estas la fanfaronado, sed la fakta informodono. Ĉi tie mi devas mencii, ke en la arabaj fontoj oni nomumas nin paralele ankaŭ kaj „hunkar” kaj „baŝgirt”.

„Mez-iranaj” kaj perslingvaj fontoj

La epoko „mezirana” daŭris de la jarcento IV-III antaŭ Kristo ĝis la VII-a jarcento post Kristo. Ĉi tiun sekvis la „araba” epoko. La plej valora verkaĵo de la epoko „mezirana” estas la Havadaj namag (Libro de regantoj), kiu okupiĝas ankaŭ la turkaj gentoj rolintaj sur la cenejo de historio. Tiutempaj verkaĵoj la hunojn azianajn jam mencias kun la nomo „hun”. Nian popolon la tiamaj verkistoj nomumis „madĵarioj”. Pri „madĵaroj” oni povas trovi menciojn ankaŭ en la malfrupersaj fontoj.

Osman-turkaj skribitaj fontoj

Estas interesa fonto el tiu epoko la bone konata verkaĵo Tarihi Üngürüs (Historio de hungaroj), verkita fare de Mahmud TERDĴUMAN. Tiu verkaĵo estas turklingva kompilaĵo el multaj latin- kaj hungarlingvaj historiaj priskriboj. Estas alia interesa verkaĵo la Madĵar Tarihi (Historio de hungaroj), kies verkisto ne estas konata. Tiu verkaĵo pristudas la historion de Hungaroj ekde 371 ĝis 1740. La verkisto la madĵarojn (hungarojn) identigis kun la hunoj.
„La popolo madĵar estas turkodevena . . . de tiam, kiam la madĵaroj okupis la stepon, pasis 370 jaroj . . . La ducentmil nombra madĵara popolo dufoje (unua estis la enveno de hunoj) transloĝiĝis el la Granda Stepo al ties malnova patrujo, en Madjaristanon,kaj post ĝia okupo tie ili loĝiĝis. . .”

Grekaj fontoj

La plej valoraj artospecoj de la bizanca historia literaturo estas la historiaj verkaĵoj pri la imperio, la religiaj laboraĵoj kaj la vojpriskriboj. La klasiko-grekaj fontoj ekde la V-a jarcento antaŭ Kristo (Herodotos) unuavice informas nin pri la skitoj, sarmatoj kaj pri la popoloj loĝantaj en la okvindenta parto de la Interna-Azio. La bizanc-grekaj fontoj informas nin de la V-a, VI-a jarcento post Kristo, unuavice pri tiuj popoloj, kiuj faris kontakton kun Bizanco. La hungaroj en tiuj verkaĵoj estas numumitaj: onggroi, onggoi, turkoi kaj savromati. La grandvaloraj la verkaĵoj de Priskos rhetor (+472), kiu informis nin pri la reĝkorto de la hun reĝo Etele (Atilla), La hungaroj estas nomumitaj onogur en liaj verkaĵoj. La sekvantaj verkistoj, kiuj priskribis la postajn eventojn ĝis 582 estis Menandros, poste ĝis 602 Symokattes. Ili nomumis niajn praulojn unigur. Estas merita mencii ankaŭ la laboraĵojn de Kosmas Indikopleŭstes, Joannes Malalas,j Prokopios kaj Arethas. Tiu lasta proksimume en la jaro 932 nomumis la hungarojn turkoj.

Leon la Saĝa (Leo la VI-a) regnis ĝis 912. Li estis samtempulo de la „patrujokupo”. En sia verkaĵo „Taktiko” detale skribis pri la batalsistemo de la hungaroj. Ankaŭ li nomumis la hungarojn turkoj, kiu popolo . . . tre brave suferas la laciĝojn, malfacilaĵojn, obstenas kontraŭ la varmego kaj frosto . . .”. Lia filo Konstantinos Porphyrogennetos (Cezaro Konstantino Naskiĝinta en purpuro) tre multon okupiĝas pri la hungaroj (turkoj) en sia verkaĵo „Regado de la imperio”

Slavlingvaj fontoj

La slavoj antaŭ la IX-a jarcento ne konis la skribadon, tial ne notis la okazintaĵojn, nek siajn, nek pri la najbaraj popoloj. La slavaj popoloj, antaŭ nelonge rilate al la „patrujokupo” de hungaroj, prenis la kristanismon kaj ekkonis la skribadon. En la fruaj slavaj fontoj estas trovebla la Mitrofan prologo, kio priskribis la eventojn de la jaro 811, tradukite el la greka. Oni devas mencii la legendojn de Cirill kaj Metod. Tiuj verkaĵoj pri la hungaroj tiel skribis, kiel okupantoj.

El inter la rusaj historiaj priskriboj estas merita por mencio la kroniko Nestor. Tiu kroniko prilaboras la historion de Ruslando en la kadro de la mondhistorio. Ĝi informas pri ni hungaroj jene: „Venis la blankaj hungaroj kaj heredis la teritorion de la slavoj, post kiam forpelis la frankojn, kiuj antaŭe okupis tion ... poste venis la peĉenegoj kaj la nigraj hungaroj ...”.

Latinlingvaj fontoj

Pri la „patrujokupo” kaj la postaj jaroj la plej multon informas la okcidentaj fontoj, kiuj transprenis priskribojn de la verkistoj mezepokaj, karakterizante la hungarojn timiga kaj malamika popolo. Kontraŭ tio saĝe legante tiujn verkaĵojn oni povas rekonstrui sufiĉe bone la patrujokupon de hungaroj. Mi mencias la Jarlibron de Sankta Bertin, kiu estis verkita antaŭ 900, la hungarojn „ungroj”, identigas kun la hunoj kaj avaŭroj. Ankaŭ la Jarlibroj de Fulda temas pri la epoko inter 714-901, mencianta la devenon de la hungaroj kaj iliaj nomo - „La grekoj faris packontrakton kun la avaŭroj, nomumitaj tiuj madjaroj”. Estas troveblaj valoraj informoj ankoraŭ en la Jarlibroj de Ŝvaboj, Jarlibroj de Salzburg.

Hungaraj fontoj

Bedaŭrinde post la preno de kristanismo la praaj runskribaĵoj estis malestigitaj. La unuaj subtenataj verkaĵoj pri la agado de la hungaroj estis verkitaj latine kaj laŭ la tiama regnanta ideo, kiuj skribis pastroj. En la XI-a jarcento en korto de la reĝoj de Arpad-dinastio la kronikoj estis verkitaj laŭ la okcidentaj formoj. La prakroniko Gesta Ungaroroum estis verkita verŝajne inter 1080-1090. La postaj variantoj, kiel ekz. la en 1358 verkita Ilustrita Kroniko kaj pluaj aliaj, la priskribojn de hungaroj (devenon, daton kaj la kialon de la patrujokupo, la nomon ktp.), elprenis el tiu prakroniko. Tiuj kronikoj la hungarojn devenigis de la hunoj nomataj tiuj latine hungarus. Pri Atilla oni povas legi, kiel hungara reĝo kaj la patrujokupo estas skribita „dua enveno”.

Anonymus (Anonimo), la notario de la reĝo Bela la III-a, verkis ĉirkaŭ la jaro 1196 la Gesta Hunga(ro)rum-on, la historion de hungaroj. Anonymus la konojn ne el la prakroniko Gesta Ungarorom elprenis, sed el la jarlibro de la apato Regino en Prüm, kaj ĉefe el la buŝaj tradicioj genealogiaj, kiuj ankoraŭ vivas en la memoro de homoj. La patrujokupon li priskribis laŭ la cirkonstancoj de XII-jarcento.

Ĉi supra estas la hodiaŭ oficiale akceptata hipotezo pri Anonymus kaj pri lia verkaĵo. Sed kiu li vere estis?

Ĉu Anonymus vere estis anonima?

De tiam, kiam la historion pri hungaroj jam ne la Taltoj runskribis kaj instruis, sed estis manipulita fare de fremduloj kaj ties servantoj, oni sciis nur tion pri Anonymus, ke li estis notario de iu reĝo el inter la Belo-j, ĉu la II-a, ĉu la III-a aŭ ĉu la IV-a. Kion oni ne povis manipuli estas lia subskribo. Aninymus signis sian verkaĵon Gesta Hungarorum tiel: "P dictus magister". Do, tiu „P” verŝajnigas lian nomon.

En la submenuo "Religio" vi povas legi pri tio, ke Sankta Emeriko havis amatinon, nomata ŝi Jene, kiu gravediĝis de Emeriko kaj naskis filon. La knabo naskiĝis en la tago, kiam okazis la Monto-festo en la fortikaĵo Buda. La bebo, nepo de Sankta Stefano, estis nomumita laŭ la pal-uza nomumsistemo Pósa (Poŝa). Kiam la eta Pósa naskiĝis, lia sangopatro jam estis murdita, tial la edukadon entreprenis la bravulo Radnót. Li faris ĵuron pri la edukpatreco kaj geedziĝis kun Jene, patrino de la eta Pósa. Radnót ricevis vilaĝon en la valo de la Rimalányok (pastrinoj). La knabeto ĉiujare vizitis sian avon, tiam jam maljunan, malsanan reĝon Stefano en Fehérvár. La nepo nomumis la avon nur Tata. Ankaŭ Stefano tiel nomumis la pastrojn misiistajn en la korto de sia patro. Laŭ la leĝoj de Arvisura, ne estis rompita la idosekvenco de Stefano, nek Emeriko en la alianco de la 24 hun-gentoj, sed en la okcidentkristana mondo la tia ido ne estis akceptata. (Mi ne povas eviti la mencion; laŭ la vivoleĝo de naturo, kiu ido estas plie akceptinda, ĉu tiu, kiu naskiĝis el prointeresa geedziĝo, aŭ tiu, kiu naskiĝis, kiel frukto de amoro? Estas evidente, ke tio estus la plej bona, se kaj la geedziĝo kaj ĝia frukto devenus el amoro. Bedaŭrinde eĉ hodiaŭ ne estas tiel en ĉiu okazo.) Estis konata, kiel okazis la heredo de la reĝa trono. Pro la eksterlanda kaj fremdula interesoj tiu Pósa neniam estis elektita reĝo, lin kaj liajn postulojn nur la popolo estimis. Nun sekvu mallonga citaĵo el la Arvisura: „La direkcion de la kavalerio faris la taĉmento Pósa. Tiuj iniciatis novan nomumsistemon: ĉiam uzis, kiel antaŭnomo la nomon de la filo de Emeriko. LAM nomumis por komandanto de la kavalerio la bravulon PÓSA László, kiu naskiĝis kun la plej pura pigmentmakulo Álmos-dinastia.”

El la runskriboj ni povas ekscii, ke Anonymus estis postulo de tiu Pósa. La vera nomo de Anonymus estis PÓSA András kaj li naskiĝis en la jaro 1210 en la vilaĝo Radnót apartenanta al la departemento Gömör (Hodiaŭ Radnovce en Slovakio). La eta András kun liaj gefratoj tre june orfiĝis. La gefratojn edukis ilia onklo PÓSA Pál (alinome TOMAJ ĉeftalto), kiu estis la plej konfidenculo de la reĝo Enre la II-a. La bubo András lernis metion ĉe la tegolistoj. Li renkontis kun la reĝeto Bela la IV-a en la domo de lia onklo. András fariĝis rapide konfidenculo de la reĝo. La juna reĝo petis la onklon, ke lian nevon sendu al la ŝamanklero al Bugato en 1230. Pósa András kvin jarojn studis la sciendaĵojn kun la ŝamannomo Bajdar. Post la studado li komencis labori en la kancelario de lia onklo. 25-an de januaro en 1236 Pósa András geedziĝis kun RADNÓTI Piroska. Ili loĝis en kastelo sub la sik-huna alpino Radnót. Ili havis jam tri filojn, kiam Piroska mortis en la jaro 1240.

Dum tiu epoko Pósa András aranĝis la korespondadon inter la kano Ĝingis kaj la reĝo Bela la IV-a. Por kompreni la pluan sorton de Pósa András vi kara leganto, devas ekkoni la intencon de kano Ĝingis rilate al la Hungaroj.

(Laŭ la Arviŝura: „La kano Ĝingis havis intencon, okupiĝi ĉion teritorion ĝis la Granda Akvo (okcidenta parto de Eŭropo), sed post la militkonkero la regnadon de tiuj teritorioj li volis transdoni al la reĝoj devenantaj el la Árpád-dinastio. Por tiu oferto li pretendis, ke en la militkonkero ankaŭ la hungaroj helpadu. Sed okazis iomete da maloro. La dua edzino de Pósa Anrás dum naska konfeso elparolis la planon de la mongoloj al germana pastro. Pro tio ŝin mordis la informportantoj de Köttöny. De tiam Pósa András komencis agadi kontraŭ la mongoloj. Li kun lia onklo Pósa Pál kune organizis la defendadon de la reĝa familio. Post la militbatalo ĉe Muhi, ili atendis la reĝon en Bosnio kaj tra Dalmacio rifuĝigis la reĝan familion al la insulo Viglio. Pósa András misdirektis la mongolajn persekutantojn al Zagrebo. Pro tiu mensogo la estraro de la mongoloj juĝis lin por morto en 1270. La kano Kubilaj sendis tatarojn ektrovi kaj murdi lin, kio sukcesis en 1271 en Bosnio.”)

Kiam finiĝis la tatara invado la reĝo sendis lian konfidulon Pósa András al pastrolernejo kaj poste nomumis lin por interna persona sekretario. Post la rekonstruado de la lando la reĝo sendis lin al lia onklo al Bosnio, kie Pósa Pál funkciis kiel episkopo. Kiam mortis Pósa Pál en 1260 lia nevo Pósa András heredis la episkopan seĝon kaj la reĝo nomumis lin sekreta konsilanto. Por la paco li tiam verkis la kerel-uz Geston, pri kio ankaŭ la reĝo sciis, eĉ konsentis ĉar tre grave trompiĝis pri la egoista kristana mondo. La reĝo esperis, ke la Gesto vigligas la intereson de la ĉefpastroj pri tiuj Arvisura-restaĵoj, kiujn la pastroj malestigis. Krome tiu Gesto estas riproĉo al la okcidenta mondo. Ĉar Pósa András estis deveninta pal-uzo (palóc), lia verkaĵo baziĝis sur la Palóc-Arvisuroj.


KÉZAI Simon verkis la kronikon Gesta hunnorum et Hungarorum inter 1282-1285, verŝajne laŭ la perdita prakroniko kaj kompletis tiun kun la historio de hunoj. En lia verkaĵo ni povas legi „ke la sikoj estas la restaĵoj de hunoj . . .”

Mi mencias ankoraŭ la kronikojn de Zagrebo kaj Varado, kiuj havas proksimume samajn tekstoj kaj enhavas la historion de hungaroj ĝis 1354.

La unuan hungarlingvan kronikon verkis CSÁK (ĈAK) Demeter, post la jaro 1526 kun la titolo Ének Pannónia megvételéről (Kanto pri la akiro de Panonio).

Mi ne povas eviti, ke skribu pri la tn. Arvisura (verdiro), kiun surpaperigis PAÁL Zoltán. Ĝis hodiaŭ ne estas tute esplorita tiu ĉi stranga historia rakonto, ĉefe pro la cirkonstancoj kaj maniero de ties verkado.



Kiel estis verkitaj la platoj de Arvisura?

Ĉe la hun-hungara kaj ĉe la parencaj popoloj estis ĉiam kutimo, eĉ leĝo, ke la gravajn eventojn okazintaj kun la gento kaj kun la parencaj popoloj, estas devigata gardi por la estonto, ke restu por eterne al la estontaj generacioj, sendepende de tio, ke tiuj eventoj estis gloraj aŭ malgloraj . Ĉi tiujn historiojn oni neniam tuj runis sur platojn argilajn aŭ metalajn, sed nur post la eventoj 10, 20 eĉ 30 jare. Tio kaŭzis, ke ĝis tiam la animagordo jam mildiĝis tiel, ke ankaŭ la malglorajn eventojn oni estis kapabla taksi reale. Tiel estas komprenebla la nomo de tiuj platoj Arvisura (arviŝura / verdiro).

Tiuj runaĵoj, kiujn oni volis gardi por la venontaj generacioj, estis preparitaj sur orplatojn. Tiuj platoj havis mezuron 72x72 centimetro kaj havis dikon 1,5 mm, kaj estis kolektitaj en la centroj de adeptoj. Tiun agadon povis fari nur specialistaj fakuloj la tn. runistaj ŝamanoj. La ejoj gardi ĉi tiun platojn estis konstruitaj ĝuste por tiu celo, la Spiritaj Centroj, aŭ alinome la Temploj de Vivo. Homoj neindaj neniam povis atingi tiuj platojn. Al tiuj Spiritaj Centroj apartenis ekz. Nippur, Karnak, Hetevarett, Ordos, aŭ proksime al la nuna Tbilisi, Madjarka. Dum la regno de Etele en Panonio, ankaŭ Buda fariĝis Spirita Centro, kien oni transportis la Arvisura-platojn el Ordos. Tiuj platojn 10.000 soldatoj gardis ĝis la regnado de reĝo Stefano. Post la ĉeso de la kredo uruki-mani, kaj submetiĝo de la eklezio Roma, pastroj invadis la tutan landon, kiuj laŭ la dekreto de la papo malestigis almenaŭ ĉiujn prahungarajn memoraĵojn kaj runskribaĵojn. Krome la pastroj volis akiri ankaŭ la trezorojn de la Spirita Centro. Pro tio reĝo Stefano ordonis translokiĝi la trezorojn de la Templo de Vivo al Ural-Buda, al la parenca manjŝi popolo. Laŭ la ŝamankredo, la popoloj devas transdoni la gardon de la Spirita Centro kaj la rajton de la skribado de Arvisura, al alia parenca popolo, po mond-monatoj (po 2160 jaroj). Tial Salavare Tura manjŝi-ŝamano venis en Hungarion, kaj serĉis la konvenan ulon por tiu tasko, kiu estis PAÁL Zoltán laboristo el urbo Ózd. Ankaŭ ilia renkonto dum la dua mondmilito estis tre interesa kaj neĉiutaga evento, sed nun ĉi tie ne tio estas grava, ankaŭ nek tio, kiel estis surpaperigitaj tiuj Arvisura-informoj. Estas evidente, ke Paál Zoltán jam ne runskribe surpaperigis la historiajn eventojn, sed uzas la nun praktike uzatajn latinajn literojn.

Multaj homoj estas skeptika pri la vereco de Arvisura-folioj, pro ties surpaperigita cirkonstanco, kiu tuŝas la mistikajn sferojn. Sed, tiuj Arvisura-folioj enhavas tiom da dateno - nomojn kaj datojn -, kiujn ne eblas elpensi, nek rememori, nur foje ricevi per spirita maniero, ja Paál Zoltan eĉ unu libron historian ne legis por helpi sian verkadon.

Ankaŭ hodiaŭ ekzistas tiuj Spiritaj Centroj sur la Tero en 9 diversaj lokoj (sekretaj, neatingeblaj). Nur tiam estos ekkoneblaj, kiam la homaro atingos tian evoluan nivelon, ke ne nur la oron taksas valoro, sed ankaŭ la scion.