Lingvo hungara

La lingvo hungara


"Ne miru kara leganto, se la praecon de nia lingvo mi serĉas en Babilono (Babelo)..., ja nur tie estas trovebla la nomo de Via Ĉiopovo tiel, kiel ankaŭ la hungaroj uzas ... ISTEN ..."

Badiny Jós Ferenc: KÁLDEÁTÓL ISTER-GAMIG


Ne nur la popolo hungara, sed ankaŭ sia lingvo estas ekstrema. La ĝenerala kono pri la lingvo hungara, ke ĝi estas tre malfacila lingvo, povas esti vera, sed ĉe ni hungaroj eĉ la infanoj estas kapablaj kompreni kaj paroli tiun lingvon. Ni metu flanken la ŝercon kaj esploru kune la lingvon.

Mi komencas kun tio, ke estas granda luktado inter du teorioj pri la hungara lingvo, konkrete pri ĝia lingvofamilio kaj deveno. Pro la liberecbatalo en 1848-49, la venĝopunado tuŝis ne nur la unuopajn liberecbatalantojn, sed okazis kontraŭ la tuta hungara popolo, rompi la spinon de tiu fiera, ribelema nacio, forigi ilian identecon startige grandan ofenzivon malestigi ĝian estinton, la heroan prahistorion. Al tiu batalo apartenis la kreado de tiu hipotezo, kiu deklaris la devenon de la hungaroj fin-ugra. La plej granda fato de nia popolo, ke eĉ hodiaŭ estas esploristoj, kiuj tenas plu tiun vidpunkton, kontraŭ tio, ke la ekzaktaj natursciencoj jam pruvis la falsecon de la fin-ugra deveno de hungaroj. Mi devas mencii, ke vere ekzistas iom da kontakto inter la hungara lingvo kaj la fin-ugra lingvofamilio, sed ĝi atestas maksimume najbarecon, lozan kontakton inter nia popolo kaj kun tiuj gentoj, kiuj vere apartenas al la fin-ugroj. La situacion kompreni pli bone, jen citaĵo el la reago de TREFOT Ágost (1817 - 1888) ministro de la publika instruado, kontraŭ protesto rilate al la fin-ugra instruado. „Mi estimas la starpunkton de la sinjoroj, sed por mi, - kiel ministro - devas atenti la intereson de la lando, kaj pro tio rilate al eksteraj reputacioj estas pli favora akcepti la principon de la fin-ugra hipotezo, ĉar ni bezonas eŭropajn kaj ne aziajn parencojn. La registraro subtenos, en la estonto, nur tiujn sciencistojn, kiuj la fin-ugran hipotezon akceptas.”


Ĉu vere ne ekzistas fin-ugra lingvofamilio?
Esploristoj nederlandaj akceptis, ke ne ekzistas urala/fin-ugra lingvofamilio.

12-an de novembro en 2004 profesorino Angela MARCANTONIO, instruistino en la Universitato La Sapienza, prezentis prelegon en la Lingvistika Instituto de la Universitato en Amsterdamo. La italiana profesorino esplikis, ke la fin-ugra lingvoparenceco estas elpensita tradicio. Ne eblas la fin-ugrajn lingvojn grupigi laŭ branĉmodeloj. Ankaŭ ne ekzistas ugra lingvogrupo. Laŭ ŝi, la hungara tre grave diferencas de la finoidaj lingvoj. Estas bezonata giganta aparato por dedukti almenaŭ 10% (DEK!) fin-hungarajn vortoparalecojn. La konstatojn de la profesorino akceptis ankaŭ Norval SMITH, instruisto filologia de la Universitato en Amsterdamo.


Kiu la vero? En la hungara lingvo estas trovebla proksimume 1750 turkodevenaj vortoj apartenantaj al la baza vortotrezoro, kiujn la fin-ugristoj taksas evidente „nekonataj fremdaj vortoj”, aŭ provas atesti senrezulte, ke tiuj vortoj estas devenintaj de la osman-turkoj dum la mezepoko. Ne nur la vortosimileco aŭ foje egaleco estas la plej grava laŭ lingvistiko, sed la konstrukcio de la lingvo. La konstrukcio, piriteco kaj evoluo de la turkaj lingvoj preskaŭ egalas kun la hungara. Ankaŭ ĉe ili ne ekzistas genra diferencigo. Same ili uzas la vortofinaĵojn, afiksojn, kiel ni hungaroj, eĉ ankaŭ en la turka lingvo estas grava la alĝustigo fonetisma. La vokalon en la vortofinaĵo oni devas alĝustigi al la vokalo de radikvorto. Ankaŭ ili evitas la tumulton de la konsonantoj, ĉefe ĉe la komenco de vortoj.


Ekz. mian familian nomon Kristály (kriŝtaj) ne tiel oni elparolas en tiu vilaĝo, de kie devenis mia familo, sed tiel ĉi "kereŝtaj", aldone pluan „e” sonon. Jen kelkaj aliaj ekzemploj: la sik-hunoj neniam diras ke „fürdő” (banejo), sed ili elparolas „feredő”, aldonante „e” sonon intern la „r” kaj „d”. En ĉi tiu okazo la unua vokalo ŝanĝas el „ü” al „e” pro la propraĵo de la hungara lingvo. Similajn pluvokalon oni alparolas al la sekvanatj: tekenő-teknő (lavokuvo), kamara-kamra (kamero), átal-átt (tra, trans), ktp.


Pro fonetikaj kialoj kaj en la turka kaj en la hungara lingvoj oni ofte uzas pluajn vokalojn ĉe la alĝustigo de la vortofinaĵoj. Eĉ la tumulton de la vokaloj oni tre malfacile povas elteni en ambaŭ lingvoj, simile al la hungara popoleska parolado. Mi povus listigi plu la similecojn inter la diversaj formoj, kiel la esprimado de la estinteco, la kondicionalo, neado ktp. La epiteto estas antaŭ la signata vorto kaj ne ŝanĝas nek nombre nek kaze. En la turkaj lingvoj oni tre malofte uzas helpoverbon. Ekz. tute mankas la „havi” formo. Tre multajn similecojn montras inter la turkaj lingvoj kaj la hungara la pronomoj. Estas turkodevenaj tre multaj vortoj rilataj al la religio, la familiaj esprimoj, la koloroj kaj tiuj, kiuj apartenas al la bestobredado kaj al la terkultivado.

En la Arvisura (arviŝura / verdiro) oni povas legi mencion plurfoje pri la hungara lingvo. Atesti ĝian praecon sekvu unu citaĵo el tiu verkaĵo. „La loĝantoj ĉirkaŭ Ordos estis la Uz-oj, tial la runskribantaj ŝamanoj ĉiam en ilia lingvo runis la tekstojn de la arviŝur-oj. Ĉi tiu lingvo uz-a fariĝis la komuna lingvo de la imperio, kiu lingvo dum la jarmiloj tre malmulton ŝanĝiĝis, kaj ĝin oni nomumas hodiaŭ hungara lingvo.”

La hungara lingvo apartenas al la aglutinaj lingvoj kaj estas esenco-preferanta, evitante la evidentaĵojn. La verbon esprimantan la ekziston van (estas) ĝi ĉesas, ĝian signifon enahavas la finaĵoj (afiksoj). Nur en tiu okazo estas uzata, se nepre estas bezonata. Dum la historio nia lingvo nur tiujn alprenis, kiuj estis malkutimaj, malsamaj rilate al la antaŭaj vortotrezoro. La finaĵon de pluralo la hungara lingvo ne uzas post numeraloj, ankaŭ per tio simplige. Tiu ĉi lingvo ne uzas plurajn formojn pri la preterito (perfekta, imperfekta, predikta), ĉar sen tiuj estas kapabla esprimi fainajn nuancojn. La frazelmentoj havas sekvencon laŭ ĝiaj gravecoj, la informojn esprimas laŭ la graveco unu post la alia. Ekz. ĉe la nomoj personaj en la hungara lingvo estas unue la familia nomo, kiel pli malofta, tial pli grava ol la postnomo (baptonomo), kiu ĉi lasta estas uzata pliamase. Tiajn nomouzadon vi povas renkonti ankaŭ ĉe la japa lingvo. Simile esprimas la hungara lingvo la daton. Unue estas dirata la jaro, poste la monato kaj tago, tiel sekvante tiun logikon, ke la malofta (respektive unika, kiel la jaro) estu je la komenco, tiel rapidigi la ekkomprenon. Komence kun la tago aŭ monato oni nur post la jaroinformo povas identigi la daton komletan. Do en la cerbofunkciado tiel ekzistas neaga periodo, kvankam mallonga, atende la bezonatan informon. Anstataŭ la indogermana "haben" (havi) nia lingvo estas humila rilate al tiuj, kiujn ni ricevis de la Kreinto. Pro tia vidmaniero la materialista indogermano konfuziĝas. La sekseco estas taksata en la hungara lingvo kiel unueco (la paro estas nur unuo), tial estas sensenca en tiu ĉi lingvo disigi la vortojn laŭ genro. Simile, kiel unueco uzas nia lingvo tiujn objektojn, kies nombro pli ol unu. Tiaj estas ekz.: la haro, ungo, krino, fingro. Ankaŭ la parajn organojn uzas tiel; mano, piedo, orelo, okulo. La funkcian esencon esprimas la hungara lingvo kaj ne la videblan nesencan aspekton. Ankaŭ tio apartenas al tiu ĉi lingvo, la pensado laŭ ties strukturo, kiu karakterizas la hungarojn „antidiplomataj”, pro iliaj pensmaniero rilate al sia lingvo estas rekta kaj sincera naive, ĉar ĉion juĝas el sia vidmaniero. Tiu lingvo edukas pri atento, atentemo kaj pri la logika, esencon prenanta pensomaniero. Pro la radikala konscizigo la hungara lingvo ĉion ĉesas, kiuj estas evidentaj, sed kiam havas multon da tempo, ŝatas kolorige klaĉadi, ludi kaj ornami.

Laertius DIOGENES skribis: „se iu parolis libere, oni diris pri tiu, ke parolas laŭ skita maniero.”


TAMANA

Ekzistas unu helpscienco, kiu kolektas kaj esploras la pradevenajn geografiajn nomojn dise el la tuta mondo kompare tiujn kun la nomoj troveblaj en la Karpat-Baseno. Tiu helpscienco estas la TAMANA, kies esploristoj prilaboris pli ol kvardek milionojn da nomo dum la pasintaj jaroj. La rezulto de tiuj esploradoj estas konsterniga, ĉar laŭ la datenoj en la Tero de Afriko ĝis Japano kaj de Azio ĝis Ameriko ĉie amasiĝas la hungarlingvaj geografiaj nomoj.


Do, ni lasu la diskuton kaj disputon por la sciencistoj kaj por la politikistoj. Estas pli interesa ekkoni la opiniojn kaj agadojn de la nehungaroj rilate al la lingvo hungara.


JESPERSEN, dana sciencisto opinis tiel, ke la plej preciza lingvo estas la hungara, kiu per la plej malmulto da vortoj, la plej multon povas esprimi.

Sir John BOWRING, angla filologo diris la sekvon: "La deveno de la hungara lingvo startis en la tre fora estinto. Ĝi tre ekstreme evoluis kaj ties strukturo reiras ĝis tiu tempo, kiam la nun parolataj lingvoj en Eŭropo ne ekzistis. Tia lingvo, kiu decide kaj senhalte evoluiĝis, kun matematika logiko, kun harmonaj alĝustigo, fleksaj kaj fortaj akordoj. …la lingvo hungara estas kiel ŝtono dura, sur kiun la tempestoj eĉ la plej etan skrapovundon ne povis fari. Ĝi ne estas tia, kiel la kalendaroj, kiuj ŝanĝiĝas kun la epoko. Ĝi bezonas nenion, ne prunteprenas, ne donas kaj ne deprenas. Tiu lingvo estas la plej malnova, la plej glora monumento de nacia sendependeco kaj suvereneco. Pri kio la sciencistoj ne trovis solvon, ili ĉesas, same en la lingvistiko, kiel en la antropologio. Estas neklarigebla la plafono de la Egiptaj templomoj – kiuj estis konstruitaj el unu roko. Neniu scias, de kie devenas, de kie loko oni transportis tiun strangan, admirindan materion. Kiel oni transportis kaj levis tiujn sur la supron de templomo. La hungara lingvo de tio estas plie admirinda fenomeno. Kiu povos esplori ĝin, dian sekreton analizos kaj la unua parto tiu sekreto estos ĉi tio: En la komenco estis la vorto, kiun havis Dio kaj la vorto fariĝis Dio.”


„El miaj eltrovaĵoj mi fieras pleje tion, ke nur unu lingvo ekzistas - la hungara lingvo!”

TELLER Ede


Marcio GALEOTTI, humanista scienisto vivanta en la reĝokorto de Matiaso menciis admire: „La hungaroj ĉu moŝtoj, ĉu kamparanoj, ĉiu uzas samajn vortojn.”

George Bernard SHAW, angla verkisto, kiu investis multajn energion por lerni la hungaran lingvon, en unu de radiointervjuo li opiniis tiel: „ … vere talenta angla verkisto estas devigata fronti al nesolveblajn malfacilaĵojn, kontraŭ la jam antaŭe menciitaj grandegaj avantaĝoj. Mi diras sincere, ke mi multfoje ne scipovas esprimi miajn sentojn kaj pensojn kun tuta precizeco en mia gepatra lingvo. Nia lingvo estas riĉa, granda kaj oportuna, sed relative juna … Mi povas deklari kuraĝe, ke post kiam mi studis la hungaran lingvon dum multaj jaroj, fariĝis por mia konscio: se estus mia gepatra lingvo la hungara, mia vivproduktaĵo povus havi pli grandan valoron. Pro tre simpla kaŭzo, ĉar per tiu ĉi ekstrema lingvo, abunda kun forto praa, pliofte oni scias pliprecize verki la etajn nuancojn, la sekretajn resonojn de sentimentoj. En la hungara lingvo, anstataŭ la propozicioj, la plej multon da vortofino eblas ŝanĝi kun nekalkulebla variacio. Ĉi tiu variado estas kapabla esprimi la plej etan resonon de sentimento, fiere redoni ĝin. Sed, rilate al tio (kaj nun mi petas pardonon de la estimata Aŭskultanto) mi sentas multfoje, ke per nia angla lingvo mi ne scias redoni ofte miajn pensojn precize laŭ mia konscienco, kaj sen tio atingi mian celon, nur estas ĉirkaŭirata tiu arbusto de nia proverbo. (I am just going and going aroun the bush.)”

Polanus AMANDUS, irdevena humanisto skribis je la aperigo de gramatiko fare de SZENCZI MOLNÁR Albert: „Estis tiuj, kiuj dubis, ke oni povas enreguligi la senbridan hungaran lingvon. Vi per via verkaĵo refutis ilin.”

Johann Gottfried HERDER, rekonis, ke la hungara lingvo estas granda trezoraĵo. „Ĉu havas popolo plian trezoron, ol sia lingvo? Per tiu vivas ĝia tuta pensmaniero, ties pasinteco, historio, religio, vivbazo kaj ĝia tuta koranimo.”

Giuseppe MEZZOFANTI, kardinalo, kiu komprenis 58 lingvojn, el inter tiuj perfekte parolis ankaŭ hungare (en kvar dialekto): „Ĉu vi scias, kiu lingvo estas tio, kiun mi taksas unuranga kun la favoritaj greka kaj latina pro la harmono de ĝia konstruktiveco kaj ritmo? La hungara!” „La hungaroj ne scias kian trezoron havas en siaj lingvoj.”

Jakab GRIMM, kreanto de la scienca gramatiko pri la germana lingvo, deklaris, ke „la hungara lingvo estas logika kaj ties konstrukcio superas ĉiujn aliajn.”

Vilhelm SCHOTT, eminenta germana sciencisto: „En la hungara lingvo vivas tia freŝe infaneca natureco, ke en ĝi estas kaŝita antaŭnevideblaj burĝonoj de la estonta evuluo. Ĝi havas multon da konsonanto mola. La vokaloj estas elparolitaj pli pure ol en la germana. Ĝi estas kapabla same, kaj por kurtparolo, kaj por oratoraĵo. Tiu lingvo pro ĝia akordita sonkonstruo, kun ties rimoj orelkaresaj, kun riĉa esprimmaniero kaj ĝia multtonaj sonoj estis determinata por ĉiuj branĉoj de belarto, kiel tion atestas la sperto.”

N. ERBESBERG, mondfama instruisto en Vieno: „La konstruo de la lingvo hungara estas tia, almenaŭ ĝin konstruis kolektivo de lingvistoj, por ke estu en ĝi ĉiu reguleco, kurteco, harmonio kaj klareco, ĉese ĉiujn negravajn, elparolajn malfacilaĵojn kaj senregulecojn.”

N. SIMPSON, „La hungara lingvo estas poezia, riĉa kaj animagorda . . . estas plena de entuziasmo, energio, ĝi estas kapabla por ĉiuj poeziaj celoj, kuraĝa, sed tamen delikate harmonia kaj melodia, kun la esprimado pura.”

Jules ROMAINS, unu el la plej grandaj poetoj francaj: „Ĉar la lingvon hungaran mi ne komprenis, mi klopodis per mia tuta forto por senti tion. Mi sentis tiel, ki ĝi estas plena de forto. Mi ne konas alian vireskan lingvon. Tiu estas pasie vireska.”

Henry C. RAWLINSON, angla militoficiro kaj orientalisto, kopiis la trilingvajn tekstojn de la monumento Darius, runitaj tiuj sur rokmuro en Behistuno. Li trovis pruvaĵojn objektajn pri la ekzisto de la sumiroj. Li esploris la sumiran skriboformon kaj gramatikon el la trovitaj tekstoj sur argiltabloj kaj brikoj, kiujn nomumis skita. Li identigis la urbojn kaj koloniojn de sumiroj en la suda parto de Mezopotamio. La esplorado difinis la plej malnovajn runskribaĵojn skita.

Edward NORRIS, esploristo tradukis la tekstojn, ricevitajn de Rawlinson, kiujn tekstojn legis antaŭ la Roy. Asiatic Soc.. En tiu legado li menciis: „Tiu aparta klaso de la lingvoj, al kiu mi povas kompari ĉi tiun lingvon, estas la ugra, al kiu apartenas ankaŭ la hungara lingvo.”

Julius OPPERT, franca esploristo skribis en lia letero publikigita: „La nun trovita silabskribaĵo estas skita.”
En la jaro 1855, li nomumis la prapopolon de Mezopotamio sumiro.
En la jaro 1856, li aranĝis la jam konatajn runskribaĵojn kaj konstatis, ke ĉiuj evoluis el la unua bildskribo, kiun eltrovis iu skito-tipa popolo.
En la jaro 1860, li anoncis emfaze, ke la sumira lingvo estas parenco kun la hungara.

Archibald H. SAYCE, orientalista profesoro en Oxford, faris lingvokomparadon vaste. Dum tiu komparado li kontrolis la parencecon inter la lingvoj de kompletaj turanaj popoloj kaj la sumira. La plej proksimajn parencecojn li trovis kun la hungara kaj la eŭska lingvoj. Li ellernis la lingvon hungara kaj trovis tiun lingvon la „plej konvena por legi la sumiran lingvon”.

Francois C. LENORMANT, supertalenta franca lingvisto atestis: „La sumira lingvo ne nur vorttrezore, sed laŭ la konstrukcio estas turana lingvo.”

Eduard SAYOUS, franca historiisto kun liaj analizoj de la lingvo sumira, firmigis la konstatojn de Lenormant.

Francois C. LENORMANT, anoncis certe, ke la „lingvo de la inventistoj” estas plej proksime al hungara.

Heinrich GELZER, ŝvisa lingvisto konstatis en artikolo, aperigita en „DAS Ausland”, ke la fleksioformoj de substantivo kaj verbo sumira estas tiaj, kiel la aglutinaj turanaj lingvoj.

Oscar PESCHEL, germana etnografo skribis: „En la urbo Ur, estis eltrovita la plej malnova runskribo, la tn. sumir-akada skribo. Ĉi tiun prapopolon oni nomumas turano.”

Dophus RUGE, germana sciencisto konstatis en sia verkaĵo „Die Turanier in Chadäe”, ke „kun la sumiroj, ekaperis unu unuranga kulturpopolo el inter la turanaj popoloj.”

Ernest de SARZEC, franca esploristo ektrovis la unuan sumiran urbon Lagas-on, kie estis elfositaj 40.000 argiltabloj kun runskribaĵoj.

Dr. K. A. HERMANN, estona esploristo diris en la kongreso de la rusaj arkeologoj en la urbo Riga: „Laŭ la reguloj kaj egalecoj mi opinias tiel, ke la sumira lingvo estas parenco kun la ural-altaja.”

Clement EDGAR, germanan lingviston surprizis la melodio de nekonata lingvo, ke ellernis la hungaran lingvon. Li opiniis, ke la hungara lingvo havas forton konsterne magian, spegulas profundan spiritecon kaj nur la plej evoluintaj lingvoj, kiel la malnovaj klasikaj lingvoj, estas alkompareblaj.

Sir Leonard WOOLEY, angla lingvisto, elfosis la sumiran urbon Ur Chaldeorum. Pli ol 400.000 tegoltabloj amasigis la ligvistikajn materialojn.

René LABAT, direktoro de la L’Ecole des Hautes-Études en Prizo, kompilis vortaron kun sumiraj runsignoj.

P. Anton DEIMEL S. J., direktoro de la Institutum Biblicum en Romo deklaris en letero: „Mi ne havas dubon plej etan pri la parenceco de hungaro-sumiro.”


Ĉu vi scias, ke -

- inter la plej malnovaj pruvaĵoj pri la hungara linvo estas trovebla runskribo sur ŝtono en la golfo Yarmout en Nov-funlando? Ĉi tiu memoraĵo estis dokumento pri la unuaj malkovrantoj de Ameriko, skribia tiu en la jaro 992. Tiun skribis Tyrkir, kiu alvenis tien kun la vikingoj kaj per tiu skribaĵo fanfaronis al la venonto. En la jaro 1844 en Londono Samuel LAING konstatis, ke tiu Tyrkir estis hungaro. En la lingvo, kiu estas parolata en Islando, „Tyrkir” egalas kun la „turk”, kiun la arabaj, grekaj kaj turkaj fontoj unuece uzis nomumi la hungarojn. Ĉi tiu ŝtono, havanta tiu pezon 181 kg., hodiaŭ estas gardata en la muzeo de Yarmout Country. La teksto estis skribita kun la hungaraj runsimboloj kaj ne kun skandinavaj. La tekston deĉifris en Budapeŝto S-ino SZILVA Lajosné, kio estas la sekvo: "/Eric/son járt e hejen is sok tár/sával/" (/Erik/son estis ankaŭ tie kun liaj multaj kun/uloj/)
Ne miru kara leganto, ke oni devas deĉifri la runskribajn tekstojn. Ne temas pri sekretigitaj kaŝskribaĵoj. La kaŭzo estas tre simpla. La hungara runskribo estas kurtigita sistemo, uzanta tiu plejparte konsonantojn. Pro la kurtigado tiuj vokaloj estas ĉesitaj, kiuj ne estas bezonataj por la kompreno, aŭ en la hungara lingvo ne kaŭzas miskromprenon, se al ĝiaj lokoj estas alpensata ajna vokalo. Krome estas uzataj tn. ligaturoj, kiuj estas literkombinoj (kunmetitaj literoj) skribitaj unu sur la alian.

- la plej valora prapresaĵo de la Muzeo British, deveninta tiu el Mez-Eŭropo, estis skribita hungare? Ĝi estis farita en la jaro 1533 enhavante ekz. la sekvan tekston: „Az Ephesom helyeknek yrth Zent Pál levelének elsew capitoliuma” (La unua ĉapitro el letero de Sankta Paŭlo al la lokoj de Ephesom)

- la lingvistoj de la Universitato Sorbonne faris komparon per komputilo esplori la praecon de la lingvoj? Ili volis ekscii, ke kiuj lingvoj gardis la plej multajn elementojn el la prakulturo, el la pra-etimonoj, el la bazaj vortoj. Jen la rezulto: la angla 4%, latina 5%, hebera 5%, lingvoj de la Pcifiko 7%, mundaĥola en Hindujo 9%, tibeta sanskrito 12%, praturka, turkmena 26% kaj la hungara 68% enhavas el la pra-etimonoj.

- la hungara lingvo estas unika kun sia koncentriga kapableco? Ĝiaj vortoj povas metaforigi abunde kaj kun la transitivaj fleksioj, konjugacioj kaj deklinacioj kune kun la pluaj gramatikaj eblecoj estas kapabla esprimi ekstreme fainajn nuancojn, kiujn ajna alia lingvo ne povas.

- la „grandaj” okcidentaj lingvoj uzas maksimume 7 vokalojn, la itala ekz. nur 5. Kontraŭ tiuj la hungara lingvo havas 14 vokalojn?


Kaj la rekta esplorado scienca kaj la hazardaj eltrovaĵoj pri la nomo kaj lingvo magyar „elfosis” tiujn interesaĵojn, kiuj parte jam tuŝas la sferojn nekredeblajn aŭ atestas nur simple tion, ke la homaro ne tiel konas sian prahistorion, kiel tiu vere okazis. Sekvonte mi intencas kolekti kaj konigi tiujn interesaĵojn.



Kiel la hungara lingvo rilatas al Ekvadoro?

Mi tre multon hezitis antaŭ la kompilado de la sekvanta ĉapitro. Pri la kialo vi certe ekkomprenos min post la trastudo. Bedaŭrinde la originalajn fontojn verkitajn fare de sciencistoj kaj esploristoj mi ne povis trastudi, nur tiujn, kiuj estis verkitaj fare de iuj ĵurnalistoj. Ĝuste pro tio en la teksto vi kara interesanto povos legi pri „hungara lingvo” pri „oldhungara lingvo”, pri kiuj esprimformuloj mi opinias, ke estus pliinda paroli pri simpla „pralingvo” sen epiteto, sed mencie, ke el tiu „pralingvo” la plej multon la hungarla lingvo gardas.

12-an de septembro en 1965 S-ro Johano MÓRICZ aperigis artikolon en la gazeto „El Comercio” pri sia esplorado. El tiu gazeto, aperinta ĝi en Quito oni povis informiĝi unuafoje pri tiu esplora laboro en Ekvadoro kaj Peruo, kiu pruvis, ke el inter la tie troveblaj triboj indiĝenaj la Puruha-Canari kaj la Puruha-Mochica havis lingvon „oldhungaran”. Ankaŭ la „Frankfurter Allgemeine Zeitung” artikolis, 25-an de oktobro en 1965, pri intervjuo kun S-ro MÓRICZ, en kiu estis menciita, ke „ĉi tiu esploraĵo okazigos revolucion en la ĝis nunaj hipotezoj prahistoriaj.” 17-an de decembro en 1965 MÓRICZ deklaris antaŭ la internacia ĵurnalistaro, ke „hungara kamparano estus povinta fari pli bonan lingvistikan laboron, ol la multo da internacia aŭtoritato, kiuj esploris kaj kategorigis la pralingvojn de Ameriko, ĉar la lingvo de Cayapas, kiun ili deklaris apartenanta al la lingvoj Chibcha, estas same tiel hungara, kiel la Poruha, Canari kaj la Purucha-Mochica lingvoj.” 23-an de julio 1966 la „El Telegraf” informis en ĉefartikolo, „ke la hungaroj migrintaj en Eŭropon, estas parencoj de la popolo Ekvadora”. La „El Telegraf” daŭrigis la informadon pri ĉi tiu temo certige tutan paĝon por la intervjuo kun MÓRICZ , 7-an de aŭgusto en 1966. El tiu intervjuo oni povis informiĝi pri tio, ke la tribo KARA egalas kun la samnomohava gento Skito-Reĝa, kiu tramigrinte Hindujon kaj poste per ŝipoj revenis en sian prahejmon, al la nuna Ekvadoro. Oni povis informiĝi el tiu artikolo ankaŭ pri tio, ke la esplorado pri la prahistorio de Ekvadoro, tre multon okupiĝis pri la alveno de tribo KARA. La artikolo taksis atestita la konstaton fare de la historiisto Juan de Valesco, kiu skribis, ke „la litero „ó” en la teritorio de la Reĝlando Quito, nur post la alveno de la tribo KARA estis uzata, ĉar antaŭe la „u” litero estis uzata. Pro tio, Juan de Valesco tion proponis, ke oni travojaĝu la tutan teron por serĉi tiun popolon, ĉe kiu anstataŭ tiu „ó” ankoraŭ nun estas uzata la „u”, kaj tiu popolo estas la frato de la loĝantaro de Reĝlando Quito. (Juan de Valesco /1727 – 1792/: Historia del reino de Quito-Equador. 1946)

Je la alveno de hispanoj la nuna urbeto „Mánta” proksime al la golfo Kara, havis nomon Jokay. (Joka estas ekzistanta urbonomo hungara ankaŭ hodiaŭ, sed nun apartenas al Slovakio kaj Jokay estas hungara familia nomo, kiun havis ekz. la plej fama belarta hungara verkisto JOKAY Mór.) La nomom Jokay ŝanĝis la hispanoj. MÓRICZ priskribis, ke la unua koncilio en Quito en 1593 akceptis rezolucion pri tio, ke oni devas traduki la katekismon kaj la konfespreĝojn al tiuj lingvoj, kies popoloj loĝas en la teritorio de episkopio, ĉar tiuj ne uzas la lingvon Aymara (ajmara), nek la Kechua (keĉua). La tradukaĵojn la hispanaj pastroj prilaboris, sed en tiuj lingvoj regionaj neniam okazis instruado, ĉar tiuj apartenis al la hungara.Post kiam la Hispana Krono ricevis informon, komenciĝis terura lingvoŝanĝo. La hispana reĝa korto komisiis la konkeranton Don Pedro de la Gasca hispanulon, ke li informu detale la Imperiestron Habsburgan (Hungario tiam apartenis al la Habsburga Imperio) pri tiu popolo kaj lingvo, kiun la hispanoj trovis tie.

Mi jam ie skribis en mia retejo pri tio, ke ni hungaroj neniam komprenis al la memfanfaronado. Ankaŭ okazis tiel rilate al ĉi supra esploraĵo. Sed ne tiel la kontraŭuloj. S-ro MÓRICZ eksciis, ke la rumanoj informite pri la esplorrezulto tuŝanta la hungarojn, tuj invitis sciencistojn kaj ĵurnalistojn en Transilvanion (Provinco en la nuna Rumanio sed loĝata grandparte de hungaroj), kie dum multaj monatoj feriigis la invititojn. Kial? Oni povas demandi naive, sed tiuj, kiuj konas la rilatojn politikajn inter la du najbaraj landoj Rumanio kaj Hungario dum tiu erao, ne miras ĉi tiun agadon. La respondon donas tiu artikolo, aperinta en la „El Telegrafo”, en kiu sciencisto ekvadora verkis pri tio, ke „la kutimoj kaj popolkostumoj en Transilvanio egalas kun tiuj de ekvadora, do estas evidente, ke devas esti parenceco inter la rumana kaj ekvadora popoloj.” La gastigantoj forgesis klarigi aŭ intence misinformis la ekvadoranojn pri tio, ke tiu popolo, kiun ili ekkonis en Transilvanio, estas hungara kaj sik-huna, kiu ankaŭ ĉi lasta apartenas al la hungara nacio.

Finfine S-ro MÓRICZ sukcese neŭtraligis ĉi tiun mensogon. Kvankam tre malrapide, sed fin-fine ankaŭ en Hungario oni informis la loĝantojn ankaŭ pri tiaj esplorrezultoj, ekz. la magazino „reform” artikoligis pri ĉi tiu temo en ties numero aperinta 19-an de januaro en 2006. Jes vi bone kalkulas kara interesanto, estis bezonata 40 jaroj por tio informado en presita formo. Verdire en la interreto jam de antaŭ multaj jaroj estis legeblaj verkaĵoj interesaj pri tiu prahistorio hungara, kiun oni ne instruas en la lernejoj.



Ni iru plu al la norda parto de la Kontinento Amerika!

Ĉu ŝpuroj de la hungara lingvo inter la Nord-Amerikaj indiĝenoj?
(El la monografo de Dr. SIMON Péter)

„De mia puberto, kiel etlernanto en urbo Mohaĉ, min interesis serioze la indiĝenoj. Poste mi sukcesis kapti pluajn informojn pri ili dum 10 jaroj kun la rekta helpo de Dr. BORVENDÉG DESZKÁS Sándor. Li estis hungara esploristo inter la indiĝenoj dum la 30-aj jaroj, konata kun lia plumnomo Blanka Cervo. Ekde 1965 mi havis eblecon pristudi la vivon de la Nord-Amerikaj indiĝenoj dum mia libertempo, kiam mi laboris en Kanado kiel projektinĝeniero kaj instruisto.

Tre frue mi spertis, ke la nombro de la simileco eĉ egaleco estas tiom grandvoluma en la kulturoj inter la hungara kaj tiu de la Nord-Amerikaj indiĝenoj, ke por klarigo nur unu respondo povas esti akceptebla, la deveno el unuradiko.”

„Ĝis la fino de la 60-aj jaroj la sciencistoj amerikanaj akceptis nur tion hipotezon, ke la praloĝantoj alvenis nur tra la Behrin-terkolo. La esplorlaboroj en la 70-aj jaroj pruvis, ke post miljaroj de la unua alveno (p.Kr. 100 – 1200) homoj alvenis en la kontinenton Ameriko ankaŭ tra akvovojo.”

„Laŭ la ekceptita regulo la ju pli frue alvenintoj des pli sude loĝas en la kontinento Ameriko. Ĉi tiun regulon oni atestis pr. en 600 okazoj. Nur en 11 okazoj estas troveblaj, ke la pli malfrue alveninta popolo pli suden loĝas kontraŭ la regulo. Ĉi tiu fakto estas tre grava por ni, ja ĝuste en Peruo, Ekvadoro kaj en Brazilo, kontraŭ la regulo ekzistas mirigaj trovaĵoj, triboj, kies lingvo tre similas al la hungara.”

„La amerikanaj sciencistoj havis ne pliajn rezultojn pri la prahistorio de Ameriko, rilate al la enmigradon, kiam mi hejmenveturis en Hungarion en 1985. Mi kaj ploris kaj ridis. Mi tre ĝojis pro la posedado de grandvoluma kulturantropologia materialo kaj ploris spertante malintereson en mia hejmlando fare de la oficiligita fin-ugrista sciencistaro.”

„Kaj jen, alvenis novaĵo el Ameriko pri la arkeologaj kaj genetikaj esploraĵoj, okazintaj dum la 90-aj jaroj, kiuj rezultigis pli precizajn konstatojn pri la ĝis tiamaj hipotezoj. Oni jam taksas la indiĝenojn, ne nur iuj el Azio enmigrintaj popoloj, sed rekte „American ugors” (ugroj amerikanaj). Kaj alvenis pluaj novaĵoj pri la pliprecizaj esploraĵoj helpe de genoesplorado internacia. Laŭ tiu esplorado oni jam taksas ugroj amerikanaj nur tiujn indiĝenajn tribojn, kiuj loĝas suden de Nurd-Mesiko, kaj tiuj indiĝenojn, kiuj loĝas en Nord-Ameriko la sicencistoj nomumas „American turanics” (turanoj amerikanaj).”

„Ĉi tiuj novaj sciencaj eltrovaĵoj tuj forigis la larmojn el miaj okuloj. Ĉefe tiam, kiam pli kaj pli ofte oni povas aŭskulti prlegojn pri tiuj novaj hipotezoj, kiujn mi jam antaŭ multaj jaroj konstatis, kvankam ne science.”

Mia unua konsterniga aventuro en Kanado.

„Proksimume jam 5 monate ni vivis en la Nova Mondo, kaj loĝis en subluaĵo antaŭ la aĉeto de propra familia domo. Estis sabato, la posedantoj de la domo foriris frumatene al familia vizito. Mi kun mia edzino pri tio diskutis hungare dum matenmanĝo, kiel ni povus ju pli frue starti por ekskurso. Ni trovis la solas obstaklon fari la pli fruan starton, ke la purigistino alvenanta dufoje po semajno, ankaŭ tiam laboris, kaj la domon ni ne volus lasi malfermita. Kun la domastroj neninam ni parolis pri tio, ka la ŝlosilon ni havas rajto lasi ĉe iu ajn. La purigistino ĝenerale ĉiam diskreta nun daŭre ĉirkaŭ ni agadis. – Atentu!, Ĉi tiu virino aŭskultas nin! – konstatis mia edzino. Tiam la purigistino antaŭ nin staris kaj kun larmaj okuloj ŝi diris: - Vere mi hontas, ke tiel nekonate mi ĝenis Vin en la parolado. Ĝuste mi ŝatus tion peti, ke daŭrigu plu en nia kara lingvo. Ĝi estas tia por miaj oreloj, kiel sonĝo el la pasintaj tempoj, kiam mi kreskis kiel knabineto dakota kaj parolis en mia gepatra lingvo. Kiel juna kanbino mi venis inter la blankulojn. En mia gepatra lingvo jam eĉ la vortojn mi devas serĉi, kelkaj ties signifojn mi nur konjektas. Sed nun mi estas feliĉa neelparoleble, ĉar mi povas aŭskulti refoje la lingvon de mia popolo …! – Sinjorino, ĉu vi tion asertas, ke komprenis nian diskuton? – mi demandis nekredeble. – Jes, la esencon. Mi jam tre forgesis la lingvon dakota, tial nur la esencon de viaj paroloj mi sciis ekkompreni. Sed min tute mirigis la multaj konataj vortoj kaj tiuj vortfinaĵoj, kiuj estas tute malkonataj en la angla. Se vi vere volas foriri, tiam iru trankvile, mi fermos la pordon, ankaŭ mi havas ŝlosilon. – El kio vi scias, ke ni planas ekskurson kaj tial ni estis ekscititaj pro la daŭro de purigado? – Tion mi ne komprenis, ke vi ekskursi volas, sed tion jes, ke volas foriri kaj ne scias kiu povos fermi la pordon. – Abrupte la vortoj de Kosztolányi zumis en mia cerbo: „Kiel la interrelojn falinta” … Mia ekpenso estis timiga kaj konsterniga. Poste ni komencis ludi. Ni rakontis mallongajn elpensitajn eventojn kaj atentis, kiel komprenis la purigistino. Post kvar-kvin provoj mi honte petis pardonon de ŝi pro la provadoj. Kiel estis certa la provo, tiel malpacience mi atendis la tempon enpaŝi la teron de dakotoj. La viziton inter indiĝenoj Dakota, ĉe ties lakota tribo, mi faris kun mia patro lingvista kaj historiista. Ni partoprenis studhoron matematikan, okazinta tiu en la gepatra lingvo de la indiĝenaj gelernatoj. La multobligan tabelon ili kantas tiel: „Ketó ketó hetyen topa, ketó ketó hetyen topa.” (Mi petas pardonon sed ĉi tiun citaĵon kaj kelkajn postajn povas rekoni nur la hungaroj.) Mia patro eliris kun kapturniĝo kaj sur la grundon mane-genue grimpas kaj dume kantis ripete la plifrue aŭskultitajn. Li imitis, ke la „topa” signifas la mallertulon mane-genue, kiu antaŭlonge estis sinonima esprimo de la kvar en la hungara lingvo (négy). Kompreni la vorton „ketó” (du), ankaŭ por ni ne estis malfacila. (La du en la hungara estis dirata „kettő”) Mia patro rakontis al mi, ke ĉi tiun kanteton li lernis en 1910 en la lernejo tiel: „Kétszer kettő legyen négy” (Duoble du estu kvar). Tiun „legyen” formon konfirmis oldulo 90 jara, ke ankaŭ ili tiel lernis je la komenco de la jarcento (XX-a). Veturante hejmen ni trairis la teron de oglaloj (alia tribo de dakota popolo), kie ekhalte mi petis bubon indiĝenan: „Diru al mi, kiel vi parolas en siaj lingvoj tiun, kiu sonas engle: two by two is four (duoble du estas kvar). Jen la respondo de la surprizita bubo: „On pár on pár lecsen topa”. Veran surprizon li kaŭzis por mi, kun alia esprimformo de tiu instrukanto. Laŭvorte „Egy pár egy pár legyen négy” (Unu paro, unu paro estu kvar).

Nun sekvu du opinioj pri la lingvoj indiĝenaj, kiuj kongruas kun opinioj pri la hungara lingvo.

- Senora maria de la Cruz, pursanga indiĝenino apartenas al tiuj, kiuj apud la hispana gardis sin gepatran lingvon. Krome ŝi ellernis ankaŭ la anglan. En intervjuo donita al la CBC en 1974 ŝi diris la sekvon: „ … min, kiel denaskitan indiĝenon kaj esploriston de la meksikiaj kulturoj tio inspiris ellerni la anglan, ke mi povu ekkonigi, en ajna punkto de la mondo, la kulturon de miaj prauloj, kaj malfermi novan perspektivon en la pensmaniero primitiva de la blankaj uloj. Hodiaŭ mi jam scias, ke estis iluzio mia pretendo. La esprimforton, kurtecon, aforizmojn, fleksiojn kaj la sencomodifan kapablecon de la indiĝena lingvo nahuatl, la angla eĉ tiom kvalite ne estas kapabla redoni, kiel la hispana …”
- S-ro Clark, unu nomumanto de la Ekspedicio Lewis & Clark, rakontis pri tradukado koleriga, kion faris Sacajawea interpretistino lingvogenia, tre bone konanta la anglan lingvon. La interpretistino tradukis al la angla kelkajn vortojn de la indiĝena fremdulgvidanto kun multaj longaj frazoj. Kiam tio jam okazis multfoje, ĉe vespera bivakfajro S-ro Clark pridemandis la kialon, ja ili interkonsentis, ke ĉion tuj kaj precize ŝi tradukas. La respondo de Sacajawea surprizis Clark-on, ja li scias, ke la virino estas sincera kaj fidinda. – „Laŭvorte traduki eblas neiun lingvon, pleje la indiĝenajn. Mi entreprenis traduki precize la sencon, kiu estas tute alia. La vortojn de la indiĝena parolado – kiujn ili majstre kombinas kaj nuancigas per la finaĵkombinoj, alkroĉitaj la vortojn – en la angla eblas esprimi nur multaj klarigaj frazoj, ĉar la esprimforto de la angla estas nekompareble malriĉa ol tiu de la indiĝenaj lingvoj.”

Kiam mi unuafoje alvenis kun mia akompananto al interkonsilado kun indiĝenoj ĉe la konsilia fajro, du ulo tuj ekstaris kaj transdonis siajn lokojn. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke ĉirkaŭ tiu fajro sidi havas rajton nur kvar, sep aŭ naŭ personoj. La plej aĝa indiĝeno komencis kanti suprentenate sian calumet-on (pacpipo):

„Rakattu ja dizet, ill ja füsti Hezod / Rakattu ja dizet, ill ja füsti hezod”
„Wakonda Dédpa, att mö nek Atonhe! / Wakonda Dédpa, att mö nek Atonhe!”

Nur post iom da tempo mi demandis mian akompananton, bone parolantan kaj la anglan kaj la indiĝenan lingvojn, pri la senco en la angla lingvo de la aŭdita kanto. Ja ĉi suprajn mi bone komprenis per hungaraj oreloj.

„Megrakták a tüzet, száll a füstje Hozzád – Nagyszellem Dédapa, add nekünk Szellemedet!” (Bruliĝis la fajro, flugas fumo al Vi – Praavo Spirita, vian animon donu al ni!)

Nome, temis pri tio, kun kio ĉiu honesta pastro hungara parolas antaŭe se okazas grava interkonsilio: „ Teremtő Atyánk, küld el hozzánk Szent Lelked!” (Kreanta Dio, sendu al ni vian Sanktan Animon!), kies esenco estas tio, ke ankaŭ ni estu saĝaj kaj decidu bone!

Tiu, kiu havas muzikemajn orelojn kaj konas la sonojn kaj en la indiĝena kaj en la hungara lingvoj, provu kanti. Ne povas esti dubo. Ne estas mirinda, se BARTÓK Béla, KODÁLY Zoltán kaj la mondfama klavisto CZIFFRA György estis konvinkitaj, ke la indiĝena kaj la hungara popolmuzikoj en siaj pentatloneco devenis el sama radiko.

Oni povas trovi similecojn eĉ egalecojn en aliaj teritorioj de la popolkulturoj indiĝena kaj hungara, kiel ekz. la teologio, simboloj, ornammotivoj ktp., sed ĉi tiu ĉapitro okupiĝas nur pri la lingvaj interesaĵoj.