Hungara Sankta Krono

KRONO DE MISTEROJ

krono

Ne ekzistas alia popolo, kiu tielgrade estimus kaj taksus grava unu nacian relikvion, kiel la hungara popolo sian Sanktan Kronon. Posedi tiun kronon okazis portrona batalo multfoje, ĝi fariĝis viktimo de malfidelo kaj konspirado. Okazis, ke oni forŝtelis aŭ gardis kaŝite. Unufoje okazis, ke ĝi estis perdita dum hejmentransportado, sed estis trovita. Multfoje oni forportis el la lando, kaŝis fosite en la teron, eĉ okzis, ke estis objekto por garantiaĵo. La antaŭnomo „sankta”, devenis de tio, ke la reĝo Stefano la ŝtatfondinto, estis adeptita sankto.

Oni ne konas alian kronon en la mondo, kiun popolo estimus kiel sankto. Laŭ la legendo la papo Silvestro la II-a havis vizion. Anĝeloj, deputitoj de Dio ekaperis antaŭ li kaj ordonis: „Vi sciu, ke morgaŭ, en la unua horo de la tago alvenos deputitoj de nekonata popolo, kiuj krom la apostola beno petos de vi ankaŭ kronon por ilia reĝo. Do, la kronon, kiun vi farigis, kiel ili petas, ne hezitu transdoni por ilia reĝo. Vi sciu, ke li meritas ĝin pro lia faro kun la reĝa titolo!” En la sekvanta tago vere alvenis deputito el Hungario. La papo agadis, kiel la anĝeloj ordonis. Do, la Sankta Krono estis aldonita al la hungara reĝo helpe de Dio, pere de anĝeloj.

Ĉi supra legendo povus esti sufiĉa por kompreni la sanktan titolon de la hungara krono. Sed ne tiel simpla la afero. En la oficialaj dokumentoj ĉie estas skribita „sacra corona” kaj nenie „sancta corona”. Inter la du epitetoj estas grava diferenco, ne nur forme, sed ankaŭ en la senco. La esprimo „sancta” estas uzata en la katolika liturgio por Dio, sanktuloj, krome por aliaj Dio-ŝatantaj personoj kaj objektoj. La esprimo „sacra” ne estas sinonimo de la antaŭa, sed memstara termino. Ĉi tiu esprimo ne bezonas kanonizadon, ja ĝi superas la eklezian sankton. Do, la „sacra crono” ne estas eklezia sankto, sed ĝi enhavas plie altspiritan potencon. La tuta nomo de tiu krono donas pluan klarigon al ni. La „sacra corona regni Hungariae” montras ne nur la sanktecon de la krono, sed temas ankaŭ pri ĝia potenco, pri ĝia supereco. La krono mem reprezentas la unuecon de la lando, kiel tion atestas la letero de la papo Ince la III-a. Ni hungaroj kutimas diri, ke „Kie la krono, tie la lando.”

Estas unika ankaŭ tiu doktrino, kiun kreis la feŭda Hungario: la Doktrino de la Sankta Krono. La Hungara Sankta Krono estas la plej grandvalora memoraĵo de la hungara historio, kiu estis uzata de plej antaŭlonge. Ĝi restas sendifekta el inter la kap-ornamoj de la reĝoj en Eŭropo. Dum mil jaroj estis kronitaj 55 hungaraj reĝoj per tiu krono. Nur du reĝoj (Johano Sigmundo la II-a kaj Jozefo la II-a) estis, sur kies kapon oni ne metis la Sanktan Kronon.

Oni konas tri tipajn kronojn:

1, Hejma krono, leĝe ne priskribita.
2, Regna krono, kiun la reĝoj devis porti je decidaj eventoj.
3, Adeptiga krono, kiajn similajn oni povas trovi nur en Interna-Asio. En Eŭropo nur la Hungara Sankata Krono apartenas al tiu tipo. Ĉi tipan kronon la reĝo havas rajton porti nur je la adeptado. Krom tiu evento la adeptigan kronon du krongardistoj eskortas. Preni la kronon havas rajton nur la palatin-ĵupano, kiu portas la kronon je la kronado al la eventoloko, kaj la ĉefepiskopo, kiu surmetas la kronon sur la kapon de reĝo. La krono de la hungaraj reĝoj fariĝis la simbolo de la ŝtato, el kio kreiĝis la Doktrino de la Sankta Krono.

Doktrino de la Sankta Krono

Inter la homoj ankaŭ hodiaŭ vivas tiu scio, ke la Hungaran Sanktan Kronon la papo Silvestro la II-a sendis por la unua hungara reĝo. Ankaŭ tio estas vivanta scio, ke al tiu krono apartenas la tuta Karpat-baseno, ja laŭ la jura rilato la Karpat-Baseno estas posedaĵo de la Hungara Sankta Krono. (Nun mi devas tuj mencii kun akcento, ke ĉi tiu priskribo rilate al la Hungara Sankta Krono baziĝas sur historiaj kaj juraj faktoj, kaj havas neniajn iredentajn kaj ŝovinistajn nuancojn.) El la supre menciita juro devenis el tio, ke ĉiu civitano de la Karpat-Baseno estas samtempe ankaŭ la civitano de la Hungara Sankta Krono. Ĉi tiu jura situacio tial ekzistas, ĉar 15-an de aŭgusto en 1038, la hungara reĝo Sankta Stefano, oferis sian landon pere de la Sankta Krono al Virga Maria. Ĉi tiu kontrakto inter Tero kaj Ĉielo farigis la Karpat-Basenon lando de Virga Maria, kiun kontrakton teraj potencoj ne havas rajton ŝanĝi. La ideo pri Santkta Krono estis intenca kreaĵo de la reĝo Sankta Stefano. La Doktrino de Sankta Krono neniam estis nuligita konstitucie fare de la hungara parlamento. Do, de jure ankaŭ hodiaŭ estas valida. (Devus esti!)

Virga Maria

Certe vi miras kara leganto, pri nomo Virga Maria. Vi sciu, ke ĉiu hungaro, eĉ tiuj, kiuj ne estas kristanoj, nomas tiel, tiun sanktan virinon, kiun en la tuta mondo krom ni oni nomas Sankta Maria.

Kial? En nia prareligio ekaperis kaj ankaŭ nun ekzistas iu Diopatrino kun mistika destino, havanta ŝi grandan estimon. Tiun diopatrinon la hungaroj nomas Beat-MariaBeat-Patrino. Nia unua reĝo Sankta Stefano tial povis oferti nian landon al Virga Maria, kaj tiun oferton akceptigi kun la hungaroj, ĉar en ilia religia mondo ekzistanta Beat-Maria estas tre proksima al la kristana Virga Maria. Ambaŭ virino estis ne nur simplaj homoj, sed vivdonantaj personoj. La virga konscipiĝo tre similas al nia mitologio pri la prapatrino Emeŝe. Inter la sik-hunoj, kiuj apartenas al la hungara nacio, la Beat-Maria estas nomata Babba Maria, el kiu la „babba” esprimas belecon, verdire plion kun mistero ol la simpla beleco, ja en la hungara lingvo la simpla „bela” estas dirata „szép”. Plie klarigi la diferencon mi povas tiel, kiel la sik-hunoj diras: "Sunvestita virino". En la prareligio de hungaroj Suno estis estimata, kiel simbolo de Sinjoro, kiun kreis Dio. Do, ili ne la Sunon estimis, sed ĝian kreanton, la ĉiopovan Dion. Tiu Babba Maria estas asociata kun Luno plena, kiu simbolas diopatrinon, kiam ĝi la plej „bele” kaj intense lumas dum nokto. Kun tiu ĉi nomo estas estimata ankaŭ tiu gracostatuo en la preĝejo de Csíksomlyó, kiu estas trovebla en Sikullando (En Transilvanio, nun apartenanta al Rumanio) tie, kie ĉiujare okazas la plej granda hungara popolrenkonto je la pentekosta kermeso.


Dum multa da tempo estis akceptita sen dubo tiu legendo pri nia Sankata Krono, kiu devenis de episkopo Hartviko en la mezepoko, inter 1095 - 1116, dum la regno de reĝo Kolomano. Laŭ tiu legendo la papo sendis sian benon kaj ankaŭ kronon al Sankata Stefano pere de episkopo Anastazo. Alia aŭtoro Thietmar von MERSEBURG, eĉ vorton ne menciis pri la krono. La konata deveno de la krono tiam malstabiliĝis grave, kiam post 1790 oni komencis paroli pri apartaj „greka” kaj pri „latina” kronoj. Ne estis menciita nur simple supra aŭ malsupa krono. Estas interesa, ke la fakuloj ne sciis ligi al unueca koncepcio la bildojn de Konstantino, Dukaso kaj Geobico, kiuj estas videblaj sur la malantaŭa parto de la krono. La diversaj esploristoj devenigis la kronon de la jarcento IX-a ĝis la XIII-a kaj la lokon de Bizanco tra Romo ĝis Okcident-Eŭropo depende de siaj fantazio kaj kultureco.

Okazis granda ŝanco por la faksciencaj esplorado pri la Hungara Sankta Krono, kiam tiu estis hejmenportitaj en la jaro 1978. La kvarkapa inĝeniera sciencista grupo, konsistinta el: BEÖTHY Zsolt, FERENCZ Csaba, FERENCZNÉ ÁRKOS Ilona kaj FEHÉR András, faris tiajn kontrolesploradojn, kiuj forigis la ĝis tiamajn tradiciajn konceptojn. Krome la krono estis esplorita laŭ la fako oraĵista kaj juvelista, kiujn faris LUDWIG Rezső kaj CSOMOR Lajos. Ilia esploro naturscienca konstatis: La Hungara Sankta Krono estas unuece planita kaj konstruita juvelistaĵo. El faka vidpunkto tiu ĉi krono ne povas esti bizancdevena, nek el suda-, nek elokcidenta-, nek el Nord-Eŭropo. Ĝia juveltrezoro havas tipon Intern-Azian, deveninte el Irano kaj Mezopotamo, konstruite per la faktekniko kaŭkaza. Sur la supra parto ankaŭ originale estis ok apostoloj, kaj sur la malsupra parto malantaŭen originale estis aliaj bildoj. Verŝajne tiuj aspektis Virga Mario-on, Rafaelo kaj Urielo ĉefanĝelojn. Tiuj estis ŝanĝitaj iam al la bildoj de Konstantino, Miĥaelo Dukaso kaj Geobico.

krono

Ankaŭ tiu vojo estas interesa, kiun la Hungara Sankata Krono travojaĝis de la konstruo ĝis la kapo de Sankata Stefano. La plej logika kaj subtenata per pruvaĵoj konataj, kaj historiaj faktoj estas la sekva: Ĝi estis konstruita en la Kaŭkazo en formo huna, kun la tradiciaj figurigaj manieroj huna, partuŝa kaj kaŭkaza, havante la figuroj vestaĵojn hunajn kaj partuŝajn. Laŭ dato la konstruado estas taksata al la IV-a jarcento. La arkeologoj trovis similajn kronojn kun ladbendoj kruca kaj ringa, sur la kapo de hunaj moŝtuloj ekz. en la groto 325-a en Dunhuango (Ĉinio) kaj ankaŭ en tombo en Ordos (Ĉinio). La historiistoj supozas, ke la Hungara Sankata Krono estis originale regnestra kostumo ĉe la gento hsiungnu (huno). Plej verŝajne tiu krono jam estis inter la forrabitaj trezoroj fare de avaŭroj el Kaŭkazo, kiun sukcesis militpredi Karlo la Granda, aŭ estis por li venditaj, aŭ simple donitaj tiuj fare de iu avaŭra kagano. Estas konata fakto, ke kiam Tudumo la Granda avaŭra kagano faris ontaĝan viziton en Aĥeno, inter la portitaj juveloj estis krono altvalora. Povas esti, ke la papo Leono la III-a, per tiu krono kronigis Karlon la Grandan en la jaro 800. La krono post la morto de Karlo (804) ĝis 1000 ripozis en la reĝa tombo en Aĥeno. Otto la III-a trovis la tombon de Karlo la Granda je la pasko en 1000. Kiam li veturis en Romon en oktobro portis kun si ankaŭ la trovitan kronon kaj transdonis al la papo Silvestro la II-a. Ili estis amikoj. La papo ĉi tiun kronon sendis al la hungara reĝo Stefano je kristnasko en la jaro 1000. La lozan ligon de la sendita krono al la papo montras ankaŭ tio, ke kontraŭ la grandvolumaj konvertadoj inter la hungaroj, ne estis regnanto en Eŭropo, kiu estus tiel sendependa de la papo, kiel la hungaraj reĝoj el la Arpad dinastio.

Jam estis menciita la relativa sendependeco inter la papo kaj la hungaraj reĝoj. Estas interesa, ke eĉ hodiaŭ post la reĝoj la papo ne havas grandan potencon en Hungario, krom la formala aprobo de la ekleziaj oficoj. Kaj ĉi tiu estas sendependa, de la regnanta registaro, ĉu tiu estas „dekstra” aŭ „maldekstra” laŭ la nuna politika fakĵargono. WERBŐCZY István, hungara jursciencisto, kiu verkis la „Tripartitum”-on, leĝaron en (1504 - 1514), konstatis kvar kialojn klarigi ĉi tiun interesan rilaton inter la ĉiama papo kaj hungario.

1, Fondi eklezion ĉiam faris la hungaraj reĝoj, kiuj inde havis tiun rajton.
2, La kristanismon la hungaroj ne pro la ukaso de papo alprenis, sed pro la aranĝo de Sankta Stefano. De tio devenas la apostola stato por la ĉiama hungara reĝo.
3, Pro la jura senvalidiĝo, ĉar dum pli ol 500 jaroj ne la papo praktikis la rajton donaci ekleziajn oficojn, sed la ĉiamaj hungaraj reĝoj.
4, La ĵinato en Konŝtanczo aprobis la rajton donaci ekleziajn oficojn por la hungaraj reĝoj, kiun aprobon oni fortigas kun ĵuro kaj estis surpaperigita en Buleon.

Ĉu Sankta Stefano estis artifika? Li divenis, ke memagade, kiel apostolo anticipe la papon en la konvertado religia, la lando neniam apartenos al la papo. La rilato por eterne restos loza inter la Vatikano kaj Hungario. La papo tiel ne povas praktiki potencon fakte nur simbole en Hungario. Sankta Stefano ĉu saĝe aŭ ne, agadis tiel, jam estas tute egala. La fakto estas grava, laŭ kio la suvereneco estas certigita por eterne por la hungaroj.



babba

Babba Maria, la virino vestita en suno