Studo de Otto Haspra pri la runskribo

Scienca Revuo 3/2001

HASZPRA Ottó


La praa runskribo de la hungaroj

Enkonduko

Ĝis la komenco de la 19a jc. (jarcento) seriozaj sciencistoj – ĉu hungaraj, ĉu alilandaj – konsideris fabelo, falsigo aŭ mistifikita troigo la sporadajn informojn pri iama ekzisto de hungara skribsistemo, kiun la hungaroj eble portis kun si el la Oriento de Eŭropo. Oni same dubis ke tiun skribon ili uzis eĉ ĝis longe post la alproprigo de la latinlitera skribo. Hodiaŭ jam estas klare, ke la hungaroj certe havis sian propran skribon antaŭ ol alveni en sian definitivan patrujon en la jaro 895. Tiu runskribo konsistis el literoj (Fig. 1, 2), ĉizitaj plej ofte en lignajn stangetojn, tabuletojn aŭ aliajn lignajn objektojn per tranĉilo aŭ speciala ĉizilo, fojfoje ankaŭ en ŝtonojn aŭ en krudajn, sed bakotajn brikojn. Oni skribis ĝin per plumo aŭ peniko ankaŭ sur paperon, murojn, plafonojn, respektive.

runskribo

Fig. 1. La plej simpla versio de la hungara runa alfabeto

(cs = ĉ, gy = dj, ly = j, ny = nj, sz = s, s = ŝ, ty = tj, zs = ĵ)



runskribo

Fig. 2. Variaĵoj de la hungara runa alfabeto

La origino de tiu skribo estas eĉ nuntempe diskutata. Plej ofte oni nomis ĝin sikula runskribo, ĉar la plej multaj el ĝiaj memoraĵoj troviĝis en la plej malproksima orienta angulo de Hungario: „Sikul-lando” en la provinco Transilvanio (nun apartenanta al Rumanio). La sikula gento de la hungaroj, kiun oni iam pensis restaĵo de la hunoj, sporade uzis tiun skribon eĉ en la 17a jc. Laŭ la „oficiala” scienco la runaj literoj estas plejparte similaj al tiuj uzataj en la 6a jc. de turkaj triboj kiujn la hungaroj kontaktis dum sia migrado tra la tiama Skitio, norde de la Nigra Maro. Kelkaj literoj eble devenas el la greka kaj cirila alfabetoj. Aliaj esplorantoj – plejparte „amatoroj” – rekondukas la originon de tiuj runoj eĉ ĝis la ŝtonepoko, al tutmonde troveblaj simboloj kaj hieroglifaĵoj, kiuj ŝajnis prezenti faktajn kaj abstraktajn fenomenojn de la naturo.

Tamen, estas sendependa fakto, ke dum la kristanigo, en la 10a kaj 11a jarcentoj, precipe dum la regado de la unua hungara reĝo, Sankta Stefano (regis: 997-1000 kiel princo, 1000-1038 kiel reĝo), la kristana eklezio malpermesis la instruadon kaj uzon de la „pagana” skribo kaj klopodis neniigi ĉion sur kio la paganaj literoj aperis.



Unuaj mencioj de la hungara runskribo en la literaturo

La unua latinlingva historio pri la hungaroj el la 12a jc., kiun oni ci-tadas, tamen kiu mem perdiĝis dum la ŝturma 16a jc., krome la la-tinlingva kodekso Kroniko de la hungaroj de Simon KÉZAI (verkita ĉ.1282) jam menciis ion neklare pri la runa skribo. En la 15a jc. Antonio BONFINI, itala historiisto de la hungara reĝo Mathias (regis: 1458-1490), unusence skribas ke la runa skribo estis tiutempe ĉie uzata en Hungario. (Nu, certe nur de limigita nombro da homoj, kiuj povis akiri instruitecon). La hungara János THURÓCZY [turoci] en la antaŭparolo de sia latinlingva Kroniko de la hungaroj (aperis en 1488 en Brno kaj samjare dufoje ankaŭ en Augsburg) skribis: „...ankaŭ en nia tempo, parto [t.e. la sikuloj] de la [hungara] nacio, kiu loĝas sur la teroj de Transilvanio, scias ĉizi iajn literojn en lignaĵon kaj ... utiligas ĝin kiel skribon”. Li skribis ankaŭ: „Ĉi tiuj sikuloj, kiuj ankoraŭ ne forgesis la skitajn literojn, uzas tiujn ne perhelpe de inko kaj plumo, sed per la metio de ĉizado sur stangetojn.” En 1598 János THELEGDI verkis latinlingvan manuskripton titolitan Elementoj de la malnova lingvo de la Hunoj, poste kopiitan kaj konservitan plurloke en Eŭropo. En tiu li aperigis version de la runa alfabeto de la hunoj (Fig. 3), kiu laŭ li estas egala al tiu de la sikuloj. Krom la menciitaj libroj almenaŭ kvin aŭ ses samtempaj aŭtoroj menciis la ekziston kaj uzon de la runskribo. Tamen la tempo, do la vetero, fajroj, malsekeco, inundoj kaj aliaj naturaj fortoj aŭ militoj kaj homa senzorgo detruis, pereigis preskaŭ ĉiujn objektojn portantajn la runskribaĵojn, kiujn la persekutantoj ne malkovris aŭ jam ne serĉis. Do la malfruaj posteuloj povis trovi nur malmultajn memoraĵojn de la iam eble vaste uzata skribo.



La unuaj runskribaĵoj rekonitaj de modernaj sciencistoj

Kvankam ĝis la 15a jc. la runa skribo estas dokumentebla nur per mallongaj mencioj, sed nek per originalaj trovaĵoj, nek per ties kopioj,
runskribo

Fig. 3. La runa alfabeto laŭ Thelegdi

runskribo

Fig. 4. La runa surskribaĵo de Csíkszentmiklós kaj ties deĉifro

 
la evidente orientkaraktera skribo tamen transvivis ses jarcentojn post la patruj-okupo, kaj certe aperis en la 16a jc. nek kiel nova inventaĵo, nek kiel falsaĵo sen antaŭaĵoj, precipe en la menciita Sikul-lando. Ekz. en la oratorio de la preĝejo de la sikula vilaĝo Csíkszentmiklós [ĉiksentmikloŝ] estis runa surskribo sur la muro kun la teksto (la enparenteze indikitajn vokalojn la skribo ne indikis): Ur(u)nk/Úrn(a)k szül(e)t(é)s(é)től fog-ván ír(u)nk/írn(a)k (e)zeröt száz(e)gy (e)sztend(ő)be. Máty(á)s, János, (E)s-tyán, Kovács cs(e)nálták, Mátyásm(e)s-t(e)r, G(e)rg(e)lym(e)st(e)r cs(e)nálták (De la naskiĝo de (nia) Sinjoro ni/oni skribas la mil kvincent unuan jaron. Mátyás, János, Estyán, Kovács faris ĝin, majstroMátyás, majstroGergely faris ĝin). Do la subskribitaj kvar masonistoj kaj du majstroj kiuj „faris” la preĝejon (aŭ ties parton), indikis la daton de la finkonstruo de la preĝejo kaj siajn nom-ojn. El tio sekvas, ke simplaj homoj kiel masonistoj, konis kaj uzis la hungarajn runojn ankaŭ dum la seninforma duon-jarmilo post la enkonduko de la kristan-ismo. La kopio de tiu ĉi surskribo, farita post duonjarcento, postrestis, sed poste la originalon la pastroj forigis. Tiu estis la unua konkrete konata grava runa skribo, pri kiu konserviĝis almenaŭ kopio. Sed „veraj” sciencistoj ĝis la 19a jc. ne dedi-ĉis troan atenton al tiuj trovaĵoj. Devis aperi aŭtentikaj trovaĵoj. Tri tiajn, deven-intajn el la periodo 1450-1550, oni malkovris nur ĉirkaŭ la fino de la 19a jc. kaj publikigis ilin komence de la 20a.



1. La Kalendaro de Bologna

La itala grafo Luigi Ferdinando MARSIGLI [lujĝi ferdinando mar-silji], vaste rekonata multflanka scienculo, aŭtoro de multaj sciencaj verkoj, venis al Hungario en 1686 kiel militista oficero, fine generalo, de la Habsburga (germana-romia imperiestra) armeo, partoprenis en la liberigo de Buda (ĉefurbo de Hungario) de sub la 145-jara turka okupo. En 1690 li iĝis sendita al Transilvanio, kiu vivantis la lastajn tagojn de sia ŝajna sendependeco, pace okupite de la imperiestra ar-meo por defendi ĝin kontraŭ la turkoj. Lia tasko estis fortikigi la inter-montojn kaj montpasejojn kondukantajn tra la Karpata montoĉeno, tiama landlimo inter Transilvanio kaj la Turka Imperio. Paralele ĉie li faris ankaŭ sciencajn studojn.

Li pasigis tempon ankaŭ en la sikula regiono kaj kiel vaste konata epigrafikisto li ĉie serĉadis malnovajn skribaĵojn. Vere, li sukcesis trovi lignan laton, 1,5 m longan, kun ĉizitaj runoj, kiujn li zorge kopiis (Fig. 5.). De loka klerulo li ricevis la signifon de la skribaĵo hungare kaj latine. La lato, kiu iam poste malaperis, estis kalendaro enhavanta la nomojn de sanktuloj kaj bibliaj personoj kun konstant-dataj festoj apartenantaj al la opaj tagoj de la jaro. (Do ĝi estis eterna kalendaro, valida ĉiujare, ĉar ĝi ne enhavis la festojn de ŝanĝiĝantaj datoj.) Samloke li akiris kaj kopiis ankaŭ la runan alfabeton klarigitan per la latinlitera hungara alfabeto. Lia scienca kaj morala elstareco garantiis, ke la trovaĵo kaj ties kopio estas fidebla. Li mem juĝis, ke la skribon oni ĉizis sur la lignan laton verŮajne dum la 11a jc. (Laŭ postaj opinioj, verŝajne ĝi devenis el la 15a jc.)

La 120-voluman kolekton de siaj libroj, dokumentoj, notoj kaj mapoj MARSIGLI transdonis al urbo Bologna [bolonja] kaj nun tiu estas deponita en la biblioteko de la Universitato de Bologna. Jónás BELICZAY [jonaŝ belicai] verkis libron pri Marsigli kaj liaj laboroj aperintan en 1881. En tiu libro legis Gyula SEBESTYÉN [djula ŝebeŝtjen], direktoro de la nacia biblioteko de Hungario, Biblioteko Széchényi [seĉenji], ke Marsigli trovis en Sikullando lignan laton prezen-tantan la kalendaron kaj festojn de la hungaroj. La Hungara Scienca Akademio sendis historiiston Endre VERESS [vereŝ] al Bologna. Li trovis ok manuskriptajn foliojn pri tiu lato. Li malkovris ke la runskribo estas legebla de dekstre maldekstren. Li trovis ankaŭ bustro-fedonojn („bov-plugaĵo”, t.e. linioj unu post la alia kun alterna skrib-direkto, karakteriza por runskriboj sur prismecaj lignobastonetoj). Li publikigis la malkovron en 1906 en la gazeto Magyar Könyvszemle.

runskribo

Fig. 5. Parto de kopio-folio de Marsigli pri la Kalendaro de Bologna



2. La Konstantinopola Surskribo

La loko kaj estiĝo- kaj malestiĝo-jaroj de ĉi tiu runskribaĵo estas precize konataj. Sed same oni malkovris nur ties kopion komence de nia jarcento.

Johano DERNSCHWANN, kulturita, riĉeta kaj respektata minejoficisto, kiu ankaŭ kolektadis tekstojn de klasikaj kaj aliaj malnovaj surskriboj, vivis en la 16a jc. en la tiam pure germana (poste germana-hungara-slovaka) minejurbo Besztercebánya [bestercebanja] en Nord-Hungario (germane Neusohl [nojzol], nun Banska Bistrica, Slovakio). Inter 1553 kaj 1555 li faris vojaĝon en Turkio, kaj kiel akompananto de hungara delegacio, gvidata de la hungaraj diplomatoj Antal VERAN-CSICS [veranĉiĉ] kaj Ferenc ZAY [zaj], li vizitis ankaŭ Konstantinopo-lon. Li rigardadis ĉion eblan kaj fiksis en sia notlibro ankaŭ tion, kion li ne komprenis. Post lia morto en 1569, lia libraro iĝis vendita al la imperiestra kaj reĝa biblioteko en Vieno.

Nur komence de la 20a jc. germana universitata privatprofesoro, Franz BABINGER, studis tiun materialon kaj trovis en la notlibro kopiojn de surskribaĵoj el Turkio. Unu el tiuj estis skribita per tiaj specialaj signoj, kiujn li ne konis. Dernschwann kopiis tiun surskri-bon de sur la muro de la stalo de Elĉi-hane (Domo de Senditoj), en Konsantinopolo, en la jaro 1553. En la Domo de Senditoj havis loĝejon la delegacio, en kiu Dernschwann partoprenis. En sia latinlingva taglibro Dernschwann rakontas, ke ili loĝis tie jam delonge, kiam, dum longdaŭra pluvperiodo, sur la ekstero de la stalo, ĉe la subo de la muro, sed ankoraŭ super la tero, li trovis en la muro longan, blankan ŝtonon, kun klare rekoneblaj ĉizitaj signoj en tri linioj. La skribsignojn, la tekston neniu konis, neniu komprenis. La ŝtono tre verŝajne restis en la muro en la sama loko ĝis 1865, kiam la Domo de Senditoj kaj la stalo forbrulis, post kio la murojn oni malkonstruis. Do la origi-nala skribverko neniiĝis, konservis ĝin nur la notlibro (Fig. 6.)

Babinger supozis, ke la skribo estas malnovturka. Li fotis la tekston kaj sendis ĝin al V. Thomsen, kopenhaga profesoro de kompara lingvistiko, fama pro deĉifrado de malnovturkaj, siberiaj kaj mongolaj surskriboj. Thomsen sciis ankaŭ la hungaran, estis membro de la Hungara Scienca Akademio. Li malkovris, ke la teksto estas malfrua memoraĵo de la prahungara runskribo, sed nur parte sukcesis ĝin deĉifri. Ja la runskribo havis signojn ne nur por la opaj fonemoj, sed ankaŭ por certaj songrupoj, krome la skribinto ne ĉiam uzis tiujn senerare. Do Thomsen sendis la foton al Gyula Sebestyén. La tri liniojn de la teksto ili kune sukcesis legi jene:

„Oni skribis tion ĉi en la jaro mil kvincent dek kvin. Kvin delegitoj de la reĝo László (Ladislao) estis ĉi tie atendigataj. // Bilaji Barlabás estis ĉi tie du jarojn. Imperiestro faris nenion. // Keteji Székely Tamás skribis de ĉi tie. Turka imperiestro Szelimb enmetis lin kun cent ĉevaloj.”

runskribo

Fig. 6. La Konstantinopola surskribo en la notlibro de Dernschwann

Specialaĵo de la teksto estis, ke ĝi legiĝis de maldekstre dekstren. Kiam oni komparis la tekston kun historiaj dokumentoj, oni povis identigi la personojn kaj ankaŭ iom korekti la nomojn. Temis pri reĝo Ulászló IIa [Ulaslo la dua] (reg.: 1490-1516) kaj BELAI Barnabás, kiu gvidis la delegacion al la imperiestro (sultano) Bajazid. Kiam ili alvenis, jam Selim Ia regis, kiu estis murdinta sian patron, la paceman Bajazid, krome siajn du fratojn kaj kvin kuzojn. Li volis eviti ke oni eksciu pri tio eksterlande, do li retenis la hungaran de-legacion kaj nur post sep jaroj per mesis ilin hejmeniri. La skribinto de la teksto, kedei SZÉKELY Tamás, estis verŝajne la ĉefĉevalisto de la delegacio.

Gyula Sebestyén publikigis la deĉifradon de la Konstantinopola Surskribo en 1913 en la gazeto Vasárnapi Újság. En 1915 li publikigis ankaŭ libron pri ĉiuj ĝis tiam trovitaj runskribaĵoj kaj la origino de la hungara runskribo. Tiu libro, kiu kolektis kaj kritike analizis ĉiujn donitaĵojn ating-eblajn, fakte fariĝis bazo por ĉiuj postaj sciencaj esploroj pri la hun-garaj runoj.



3. Mistera trovaĵo: la Nikolsburga Runalfabeto

En 1933 oni anoncis aŭkcion en la svisa urbo Luzern pri la libroj de la 20 000-voluma biblioteko de la familio Dietrichstein. Tiu kolekto venis el Nikolsburg (nun Mikulovo, Ĉeĥio).

runskribo

Fig. 7. La Nikolsburga runalfabeto

En la kolekto troviĝis prapresaĵo aperinta en Nürnberg, en 1483: De proprietate rerum, verkita de Bartholomeus ANGELICUS. Ne speciala raraĵo, sed kiel lasta paĝo estis gluita en ĝin manskribita folio titolita Litter[a]e Siculorum quas sculpunt vel cidunt in lignis (Literoj de la sikuloj kiujn oni skulptas aŭ ĉizas en lignon), kiu prezentas pli kompletan hungaran runan alfabeton, kune kun kunigitaj signoj (ligaturoj) por certaj litergrupoj (Fig. 7). La tria runlinio maldekstre finiĝas per la vorto „Amen”. La deveno de tiu ĉi dokumento ĝis nun ne estas malkovrita, estas mistero kie kaj kiam (eble en la 15a jc.) ĝi naskiĝis kaj kiel ĝi trafis Nikolsburgon. Estas nur divenoj pri tio, sen pruvo. La folio mem iĝis apartigita el la libro kaj aĉetita por la Biblioteko Széchényi, kie ĝi troviĝas sub la titolo Nikolsburgi Rovásábécé (Nikolsburga Runalfabeto).



„Viva” runskribaĵo kaj aliaj

La ĉi supraj tri runskribaĵoj gajnis reputacion al kaj si kaj la scienc-uloj okupiĝantaj pri la hungara runskribo. Oni ne plu konsideris la runojn senbaza mistifikado, neseriozaĵo. Sed akiris grandan estimon ankaŭalia neantaŭlonge malkovrita runskribaĵo el la 17a jc., kiu konserviĝis en siaj originalaj stato kaj loko, kaj kiu kvazaŭ „vivas”, ĉar ĝi daŭre „funkcias” laŭ sia originala destino ĝis nun. Tiu tre interesa trovaĵo estas surskribo sur la ligna tabulplafono de unitaria preĝejeto en la vilaĝeto Énlaka (Fig. 8) en Sikullando. La kolore pentritan lignan plafonon oni faris en 1668, kun multaj latinlingvaj surskriboj. Inter tiuj unu raportas, ke „la kulpaj manoj de la sovaĝaj tataroj ĝiscindre bruligis la preĝejon en 1661, sed honore al la sola kaj vera Dio ĝi iĝis rekonstruita de la bonvolaj kaj piaj diotimantaj loĝantoj de Jenlaka kaj Martonos [martonoŝ], kaj la kvadrat-reta plafono estis arte pentrita de Georgo MUSNAI [muĵnai] en 1668”. Inter la surskribitaj kvadratoj tamen estis ankaŭ unu hun-garlingva, skribita (pentrita) de la pentristo, Georgo Musnai (Fig. 9). Tiun ekvidis kaj legis la fama sikula sciencisto-folkloristo Balázs [balaĵ] ORBÁN en 1864. Ĝi tekstis: „Egy az isten. Georgyius Muzsnai de Jákó” (Dio estas unu. Georgo Muĵnai de Jákó). Lia amiko, Károly SZABÓ [karoj sabo], tuj publikigis tion en la gazeto Koszorú [kosoru]. Ĉar la karaktero de la unitaria eklezio estas malpli dogmisma ol tiu de aliaj kristanaj eklezioj, ties episkopo, János KRIZA, elstara kolektanto de folkloraj, precipe sikulaj, poemoj kaj kantoj, ankaŭ li mem poeto, tuj post la publikigo pri tiu runa artobjekto, ordonis ĉiaman zorgadon pri ties sekura protektado, ke ĝi restu konservita ankaŭ por la estontaj generacioj.

runskribo

Fig. 8. La unitaria preĝejo de Énlaka kaj Martonos

Malkovriĝis ankaŭ kelkaj aliaj runskribaĵoj en Sikullando. Ekzemple briko de la templo de la vilaĝo Székelyderzs [sekejderĵ] kun nomo de pastro, ĉizita en la brikon antaŭ bakado (Fig. 11). En la vilaĝo Bögöz, post forigo de kalkfarba kovraĵo de malnova fresko sur la norda muro de kalvinana preĝejo, oni trovis mallongan runskribaĵon atyaisten (patro-dio).

runskribo

Fig. 9. La runa surskribo sur la plafontabulo de la preĝejo en Énlaka

runskribo

Fig. 10. Deĉifrado de la surskribo de Énlaka

runskribo

Fig. 11. Runskribo ĉizita en brikon de la preĝejo de Székelyderzs

En la naŭdekaj jaroj oni malkovris plurajn pli malnovajn surskribojn en Sikullando sur la muroj de preĝejoj.

En Homoród-karácsonyfalva [homorod-karaĉonjfalva] oni trovis ŝtonon kun runskribaĵo en muro de gotikstila turo konstruita en 1496, tamen ĝi situiĝis kun kapo malsupren, do ĝi estis prenita el pli malnova konstruaĵo. Vere ĝi estis prenita el la malkonstruita interno de romanikstila pordego, kiu ekzistis jam en la 13a jc.

En Vargyas [vardjaŝ] oni trovis baptobasenon el la 13-14a jc. kun runskribo.

En Székelydálya [sekejdaja], sur morterŝmiraĵo, kovrita de alia morterŝmiraĵo dum renovigo ĉ. 1400, oni nun malkovris 9 metrojn long-an, 9-22 cm-ojn altan runskribon sur la muro de la kalvinana preĝejo.

En la sepdekaj jaroj de la 20a jc. oni trovis hungaran runan surskribon en ŝtono – indikantan la nomon de la masonista majstro kiu kon-struis la preĝejon de Felsőszemeréd [felŝesemered] en la tiama Nord-hungario (nun Horné Semerovce en Slovakio), do tre malproksime de la sikula regiono –, kiun unue oni pensis malnova slava glagolica skribo, sed tiel ĝi pruviĝis nedeĉifrebla. Fine atentema hungara lern-anto malkovris la hungarecon de la teksto kaj deĉifris ĝin, kion la fakuloj konfirmis.

Ĉio ĉi cetere mildigas la akuzon pri la ĉasado de paganaĵoj far la kristanaj pastroj. Okaze de malkovroj, la pastroj jam mem protektas la malkovraĵojn de granda historia-kultura valoro. Certe tiuj surskriboj estis ne „desupre” iniciatitaj kaj instrukciitaj artaj kreaĵoj, sed propraj iniciatoj de la masonistoj, faritaj en simpla maniero kaj plej ofte en iu ne okulfrapa loko de la konstruaĵo.

Kelkaj interesaĵoj pri la runskriboj

La deĉifrado de runskribaĵoj estas konsiderinde malfaciligata per pluraj faktoroj. Kvankam ŝajnas, ĝenerale temas pri simileco al la menciita 15-jarcenta turkdevena skribo, tamen povas esti, ke en diversaj hungaraj grupoj la skribo diversmaniere evoluis, aŭ certaj grupoj lernis la alfabeton en diversaj periodoj, do en diversaj evolustatoj. Rezulte la sama litero havas pli-malpli diversajn formojn kaj la ligaturoj de du aŭ pluraj literoj estas diversmaniere komponitaj. Ekzemplo estas la kunmeto de la nomo Alberto, kiu metas unu super alian la kvar, iom deformitajn literojn A, L, B, R, T, kun forlaso de la

runskribo

Fig. 12. Ligaturo de la nomo ALBERT kiel literoj A, L, B, R, T metitaj unu sur la aliaj

runskribo

Fig. 13. „Normo” de modernigita hungara runalfabeto

 
vokaloj E kaj O (Fig. 12). Povas okazi ke la ligaturo ne restas interne de la sama vorto, sed kombinas la lastajn kaj la komencajn literojn de du sinsekvaj vortoj. Interese, ligaturoj ekzistis fojfoje en tre komplika formo ankaŭ en la tiutempaj latinaj tekstoj. Hodiaŭ oni uzas nur unu aŭ du ligaturojn (ekz. Æ, æ anstataŭ AE, ae), sed antaŭ mil jaroj la hungara reĝo Stefano subskribis sian 12-literan nomon STEPHANUS REX en formo de ununura ligaturo konsistanta el la 12 latinaj literoj, kiu enhavis ĉiujn literojn de la nomo.

La direkto de la skribo povas esti diversa: de dekstre maldek-stren, de maldekstre dekstren, aŭ vertikale desupre malsupren. Eĉ la direkto povas ŝanĝiĝi de linio al linio kiel la bovplugo (greke: bustrofedon). Ĉi lasta okazas, kiam oni skribas sur la kvar facojn de stangeto unu post la alia, kaj kiam oni simple kopias tiun skribon sur unu larĝan surfacon, kie estas loko por pluraj linioj unu sub la alia. Fine la formo de la literoj estas in-fluita de la kvalito de la surfaco, ĉu oni skribas ĉize sur lignaĵo, ŝtonaĵo aŭ papero. Sur ligno la formoj estas pli angulecaj, sur papero pli arkecaj. Entuziasmuloj dum la lastaj jardekoj pri-laboris „normajn” formojn, kvankam ne oficialajn (Fig. 13. ).



Neatendita milcentjara runskribaĵo trovita en 1999

runskribo

Fig. 14. Runskribaĵo sur la blovtubo de miljara blovilo

La 21an de marto, 1999, en lim-parto Alsóbű de la vilaĝo Bodrog, ĉ. 20 km-ojn nordokcidente de la urbo Kaposvár [kapoŝvar], en sud-okcidenta Hungario, Kálmán MAGYAR [madjar] kaj János GÖMÖRI [janoŝ gemeri], respektive arkeo-logo kaj esploristo de metalurgiaj memoraĵoj, malkovris inter la elfo-sitaj restaĵoj de ferfanda metiejo fragmenton de argila blovilo kun mallonga runskribaĵo, verŝajne el la komenco de la 10a jc. La surskribo estas skrapita en la surfacon de la jam elformita, sed ankoraŭ ne bakita argiltubo de forĝista blovilo (Fig.14).

Laŭ unu el la interpretoj la surskribo estas: k na o f, legate de dekstre maldekstren: fonak. La ligaturo na aperas en kombino de la liliteroj n kaj a kiel unu signo. Tia kunfando de du aŭ pluraj literoj estas ofte aplikata en runaj tekstoj. La litero o povas esti ankaŭ u. La runa skribo ne distingas inter mallonga kaj longa vokaloj, do la mallongaj u kaj a povas esti longaj ú kaj á. Tiel la lego donas sencohavan hungaran vorton: fúnák, kiu laŭ la malnova – en dialektoj ankoraŭ iom uzata – lingvo signifas mi blovus, t.e. la blovilo deziras blovi. (En la moderna literatura lingvo ĝi estus: fújnék.) Tia interpreto – formulita en unua persono de singularo, do kion kvazaŭ la objekto estas diranta – apartenigus la tekston al la kategorio „parolantaj surskriboj de objektoj”, kio ofte aperas ankaŭ en alilingvaj malnovaj surskriboj. Kaj tiu vorto, kvazaŭ magia memoferto de la objekto, cert-igas, ke la blovilo blovos, kiam ĝi devos. La leganto tamen ne kon-sideru la solvon definitiva vero. La sciencistoj diskutos kaj disputos pri la blovila afero – kaj pri la tuta afero de la runoj – ankoraŭ longe.



Literaturo

BENKŐ Elek (1996): A székely rovásírás (La sikula runskribo). História 3.
BONFINI, Antonio (1495): Rerum Hungaricarum Decades (Jardekoj de hungaraj aferoj).
FODOR István (2000): Vélemény a bodrog-bűi rovásírásleletről (Opinio pri la runskrib-trovaĵo de Bodrog-Bű). História 8. 31-32.
GLATZ Ferenc (1999): A „székely rovásírásról” (Pri la „sikula runskribo”). História 8. 29.
GÖMÖRI János (1997): A somogyfajszi őskohók (La praaj fandofornoj de Somogyfajsz). História 2.
KÉZAI Simon (1283): Chronica Hungarorum (Kroniko de la hungaroj).
Magyar írás (Hungara skribo) (1928). Tolnai Világlexikona XI. 5-6.
MARSIGLI székely rovásnaptára (1915) (Sikula run-kalendaro de Marsigli). Révai Nagy Lexikona 15. 640-641.
MELICH János (1925): Néhány megjegyzés a székely írásról (Kelkaj rimarkoj pri la sikula skribo). Magyar Nyelv 7-8.
MINDSZENTI SZVOBODA Béla (1938): A magyar rovásírás (La hungara runskribo). Magyar Cserkész március 1. 16-17.
NÉMET Gyula: A régi magyar írás eredete (Deveno de la malnova hungara skribo). Nyelvtudományi Közlemények XIV.
ORBÁN Balázs (1868): A Székelyföld leírása (Priskribo de Sikullando) I, 123-124.
RÁDULY János (1997): Honfoglalóink kultúrája: a rovásírás (Kulturo de niaj patri-okupantoj: la runskribo). História 4.
Rovás (Noĉado)(1904). Pallas Nagy Lexikona 18, 542.
Rovásírás (Runskribo) (1924). Révai Nagy Lexikona 16, 394-395.
Rovásírás (Runskribo) (1935). Révai Nagy Lexikona 21, 728-729.
Rovásírás (Runskribo) (1961). Új Magyar Lexikon 5, 615.
RUFFY Péter (1977): Bujdosó nyelvemlékeink (Niaj kaŝe migrantaj lingvo-dokumentoj). Móra. 63-74.
SEBESTYÉN Gyula (1915): A magyar rovás hiteles emlékei. Rovás és rovás-írás. (Aŭtentikaj dokumentoj de la hungara noĉado. Noĉo kaj runskribo).
Székely írás v. hunn-székely írás (Sikula skribo aŭ huna-sikula skribo) (1897). Pallas Nagy Lexikona 15.
THELEGDI János (1598): Rudimenta priscae Hunnorum linguae (Elementoj de la praa lingvo de la hunoj) (Manuskripto).
THURÓCZY János (1486): Chronica Hungarorum. A magyarok krónikája. (Kroniko de la Hungaroj.) Magyar Helikon, 1978, 568 pp.
SZABÓ Károly (1866): A régi hunn-székely írásról (Pri la malnova huna-sikula skribo). Budapesti Szemle.
VARGA Géza (1998): A székely rovásírás eredete (Deveno de la sikula runskribo). 92 pp.
VÉKONY Gábor (2000): 10. századi felirat a Somogymegyei Bodrog határában (Surskribo el la 10a jc. en la periferio de Bodrog en departamento Somogy). História 8. 30-31.

Adresoj de la aŭtoro Prof. Dr. HASZPRA Ottó
Húr u. 9A, III. lph., I/3
HU-1223 Budapest

haot@freemail.hu