Belarto

„Silenti, kiam oni devas paroli, estas tiom granda kulpo,
kiel paroli, kiam oni estus devinta plie silenti.”

Literaturo Literaturo

grf. SZÉCHENYI István
hungara bienulo - en XIX jc.

Leono

Leon’-Vilaĝo

Rakonto pri iama leonĉasado.


Okazis la sekvanta historieto dum la kvina jardeko en la 20-a jarcento post Kristo. Tiu periodo estas mondkonata, ĉar la Antikristo Joĉjo STALINO, tiam transdonis sian korpon al la eterneco, kaj nian vilaĝon regnis kamarado Francisko KEREKEŜ, Prezidanto de Urba Konsilantaro. Ĉi tiuj ne gravas tro por la sekvanta historieto, sed signifis la tiaman epokon.

La somero jam tute elburĝonis, kaj pli varmis la vetero dum tiu jaro, ol kutimis. Suno rigardis la teron gapaĉe, kaj brilis ĝi, kiel la okuloj de amanta virino. Ne estis nubo, nek venteto. Ankaŭ en la ombroj la temperaturo superis la 30 C gradojn. Pro la varmego vibris la aero okuliluzie, kaj foren-rigarde la mondo videblis kap-al-tera. Ankaŭ nia vivo aspektis miraĝe en la tiama diktatura reĝimsistemo, gustumade la ideon de socialismo. La plej multo da vivuloj serĉis la ombron aŭ iuajn freŝigajn ejojn. Nur la kamparanoj laboris senĉese sub la brilanta Suno. Ili devis labori ankaŭ en ĉi tia vetero. Ili tiel vidis, spertis de siaj geprauloj, kaj heredis la kamparanan sangon laboreman. Do, malgraŭ la varmego viglis la kamparo. Jam alvenis la tempo de la aktuala agrikultura laboro, rastradi la maizojn. En la proksima urbo estis tute alia la vivo. Estis kontrasta diferenco inter la vilaĝa kaj la urba vivo, kiom diferenco estis inter Jesuo kaj Pilato. Tie oni pasigis la tempon en iu taverno, en strando banadis sin, aŭ vizitis kinejon havantan tio aeron malvarmetan, amuziĝis en kafejo eĉ en cirko. Jes, cirkoj migrantaj kutimas viziti nian regionon ankaŭ nuntempe kelkfoje dum jaro, ĉiam alloge ne nur la infanojn.

La historieto kiun mi rakontas nun al vi karaj legantoj unuparte komenciĝis ĝuste per vizitado de iu cirko. La migrantaj cirkoj ĝenerale estas sufiĉe malriĉaj, ne tiom grade kiel la muso de preĝejo, sed sufiĉe. Ili ne havas ekz. multon da grandaj sovaĝbestoj. Do, kontraŭ tio, ĉi tiu cirko ĝuste tiam vizitanta nian regionon, havis nekutimajn, grandajn sovaĝbestojn. El inter ili ankaŭ leonon. Okazis dum iu tago, ke pro la nepreciza sekura laboro, la leono forfuĝis post la prezentado. Tuj fariĝis granda teruriĝo. Kiuj povis movi el inter la cirkanoj, ĉiuj kuradis tien-reen, serĉi la leonon. La ĉefgardisto de bestoj jam vidis per siaj animaj okuloj la pendigilan ŝnuron, vidis multajn homojn formanĝitajn fare de la leono. Li jam komencis fari testamenton. Vane. Alvenis la malheleta vespero, kaj poste la nokto nigra, eĉ Suno jam levis sian kapon refoje, por komenci la surĉielan iradon dum la sekvanta tago, sed la leono ne estis trovita. Kion fari? Vole-nevole oni devis deklari, anoncigi en la urbo kaj en la vilaĝoj ĉirkaŭaj, kio okazis. Ankaŭ en nia vilaĝo la vilaĝestro, kamarado Francisko KEREKEŜ, Prezidanto de Urba Konsilantaro, anoncigis kun granda tamburado, almenaŭ estus tuj alvenanta la mondofino: "Ĉiuj restu hejmen, ĝis kiam oni retrovos la sovaĝbeston!" Tiel ankaŭ la kamparanoj ricevis ferion, sed ne somerumi. Ili trovis farendaĵojn ankaŭ en hejmo, kvankam ne tro urĝajn, devige aktualajn. La kamparanoj ĉiam devas fari tion, kio estas deviga, aktuala kaj ne alion. Ili babiladis, se oni ne trovos la leonon rapide, post la nuna neurĝa aŭ nenifarado, venos tro grava urĝigo, malfacila periodo.

Nun iomete ni lasu la leonserĉadon kaj la kamparanojn. Devas paroli pri la alia parto okazinta nian historieton. Kiuj kolonioj ne havas mokan nomon, tiujn ne loĝas veraj homoj, nur marionetoj senvivaj. Tie la vivo estas enua. Ĝis nia historieto ankaŭ nia vilaĝo ne havis mokan nomon, kvankam la apuddanuba teritorio ĉi tie jam estis lokita de la praepoko. Eĉ estis ĉi tie famega landlima urbo, limfortreso en la Romia Imperio. Sed tian nomon oni ne povas serĉi kaj trovi kiel la pulojn en la peltohararo, tia alvenas kiam la homoj absolute ne atendas tion. En nia vilaĝo vivis bubo, nomata li Alberto, laŭ la baptado. Ĉi tiu bubo havis grandan, abundopeltan hundon. Iun tagon Alberto sentis sin tro varmega, kiel bakaĵoj en la bakforno kaj pensis, se li sentas sin tiel varmega almenaŭ nudvestite, portante nur kurtagatjon atletan, la hundo certe sentas sin tro-tro varmega. La bubo Alberto ne estis senmensa ulo, kvankam ankoraŭ ne elburĝonis lia liphararo, li tuj kaptis ekpenson, kiel povas helpi la hundon. Oni havas kapon fin-fine ĝuste por tio; ekpensu brilantajn mensaĵojn, kaj ne nur por tio, ke la kolumo de ĉemizo ne povu suprengliti. Li jam estis tiom aĝa knabo, kiu jam sciis rememori pri tio, kiel tondis lia avo kaj patro la ŝafojn. Post la naskiĝo de ekpenso, Alberto tuj ekagadis entuziasme almenaŭ li farus ion mondsavadon. En la komenco li elserĉadis la tondilegon elsub la tegmento de verando. Trovante la tondilon li vokis la hundon fari por ĝi someran frizuron. De la pugo al la kapo la tondilo sufiĉe bone tondis la pelton. En la mano de bubo la tondilo vigle klakis, sed la hundo tre frue enuis la frizuradon, kaj duontondite ĝi forkuris abrupte.

Intertempe la serĉado de leono daŭrigis plu. La leono jam certe estis retrovita, sed oni forgesis fanfaroni pri la triumfo. Pasis la tempo, horoj post horoj, sed vane atendis niaj vilaĝanoj la liberigan tamburadon. Estis jam tre enua nur atendi. Kelkaj vilaĝanoj, kuraĝaj viroj kaj virinoj foriris labori al la maizkampo, kontraŭ la anonco. Ili ricevis multon da bonkonsiloj, kion fari, se ili renkontiĝus kun la leono. “Devas urĝe forkuri, grimpi sur arbon aŭ devas eniri en la lageton ĝis tiom, ke la akvonivelo atingu la fiksigilan ŝnuron de la gatjo! En la mano ĉiam estu iu manilo! Devas nur resti senmova, ĉar la leono estas straba, tiel ĝi saltos aŭ forkuros preter ŝli! ktp.“ La plej multo el la vilaĝanoj ne vidis leonon ĝis tiam, eĉ nek en la zoo-parko. Nur laŭ la diversaj rakontoj ili povis imagi ĝin. Dum la rastrado okazis nenio interesa, nek mondoŝanĝiga afero. Kiel kutimis la kamparanoj tre ŝvitadis, bruliĝis ilia haŭto pro la sunradio, kaj doloriĝis la talioj. Ili jam forgesis tute la leonon. Kontraŭ la tre laciga laboro kaj la viroj kaj la virinoj senhalte ŝercadis unu kun la alia, dum la tuta tago. Ankaŭ dum la hejmenirado post la laboro ili babiladis vigle. La viroj amindumis al la virinoj kaj la virinoj kokete ridetis. Ili sentis sin tre bona, kvankam lace. En animo ili jam preparis sin por la vespero, kaj ĉefe por la nokto, ĉiu laŭ sia temperamento.

Intertempe la hundo de nia Alberto kuradis de arbusto ĝis arbusto kaŝite sin pro eviti la homojn, eĉ videble ankaŭ aliajn bestojn. Certe ĝi hontis sian novan frizuron, kiel la infanoj la hereditan, malnovan vestaĵon. Sed la hundo vane klopodis kaŝi sin. Iu kamparanino ne atendite ekkriis terure, ekrompige la viglecon.
- Leono! Leono! - ekvidante la hundon duontonditan.
- Jen, tie estas la leono. - ŝi ripetis ekscitite, montrante al iu arbusto, de malantaŭ tio ĵus forkuranta “leono” .

Fariĝis tuj granda timo. Iuj jam estis vidantaj la apokalipson tuj alvenantan. Vane estis la multaj bonkonsiloj. Nek estis almenaŭ unu arbo granda, nek akvo sufiĉe profunda en la proksimo. Nur estis rastriloj premataj forte en la manoj. Sed vane la maniloj. La kriado estis pli forta, laŭta ol la kuraĝo. Anstataŭ la senmovado konsolita estis rapida forkurado. Kvankam forkuri estas hontige, sed foj-foje enda. La iamaj kuraĝaj gekamparanoj atingis la vilaĝon kaj siajn hejmojn pli frue kiel ili antaŭe kalkulis. La kurantaj rastranuloj alarmis la tutan vilaĝon per granda kriado.
- Virinoj, buboj supren arbojn, leono regnas la kamparojn!

Iuj panikiĝis, iuj agadis racie. Kelkaj alkuris informi la vilaĝestron ĵus vespermanĝantan, kaj la policiston kiu estis, dum tiu grava evento, vizitanta la drinkejmastrinon. Kun granda murmurado ili akceptis la alarmigantojn. Ne nur la religianoj, sed ankaŭ la nekredemaj uloj komencis preĝi, petaĉi la dian helpon. La pastroj, kaj la katolika kaj la reformaciana, en tiu grava okazo konsente helpis la petadaĉon. Enkure en la templon, ili preĝis antaŭ la altaro. Dum malmulta da tempo fariĝis infera etoso, ke ankaŭ la diablo ĝojus tion envie. Ne nur la plej favoraj preĝoj estis aŭdeblaj, sed ankaŭ sakraĵoj. Plejparte la virinoj preĝas kaj la viroj sakras pro la evento, kaj la infanetoj komprenis nenion. Honte-nehonte kelkaj el inter la maizrastraninoj devis ŝanĝi la kalsoneton, pro la ektima malpuriĝo, post kiam ili alvenis hejmen. La paliĝintaj virinoj kiel kokinoj kolektis la geinfanetojn ĉirkaŭ sin. Dum tiu epoko oni ne havas eblecon, rajton posedi armilon hejme en nia lando. Tion nur rajtis la partianoj, policistoj, militoficiroj, ĉasistoj kaj la Soveta Armado “provizore gastigata” en nia lando. Pro la urĝa kontraŭagado oni havis nur kelkajn pistolojn kaj ŝrotajn pafilojn. Per tia armilaro oni povus truigi la haŭton de la leono, nur por aerumu ĝi. Organiziĝis trupo kiu estis kondukata de la vilaĝestro, havantajn anojn el la superaj fiaĉuloj kaj el kelkaj ĉasistoj, kiuj ĉasis ĝis tiam nur leporojn, fazanojn kaj similajn sovaĝbestojn. La trupanoj faris laŭtan antaŭfanfaradon pri siaj gravecoj, pri la venonta, gloriga sukceso kontraŭ la leono, almenaŭ ili irus en militon patrujdefendan. La plej laŭtaj estis la partianoj, el inter ili ĉefe mem la vilaĝa sekretario. Lia nomo absolute ne gravas, jam ankaŭ lia memoro malaperis en la estinta, malluma foro. La trupaĉon akompanis vilaĝanoj iomete pli kuraĝaj, de sekura distanco. Inter ili ankaŭ nia bubo Alberto. Komenciĝis granda persekutado, “leonĉasado”. Kvankam ne laŭdinda ĉi tia agado de la reĝo de bestoj, sed la leonaspekta hundo kun granda timo kuradis for de la persekutantoj. Fin-fine ĝi enkuris en la kanaron kreskintan sur la teritorio akvoŝvela de Danubo. La kompatinda hundo jam tremiĝis en la tuta korpo, de la oreloj ĝis la vosto, pro la timo, hontige la bestoreĝon kiu en la fora Afriko certe balancis sian kapon ne komprene la tian agadon. Kiam la hundo enkuris en la kanaron la persekutada trupo ne kuraĝis postiri. Komenciĝis vigla kaj patosa diskutado: kiu estas el inter ili inda aŭ enda postiri la leonon. Vane estis el inter ili estroj, ĉefoj kaj grandparolemaj partianoj, nek la belsonora voĉo, nek la ordono povis kuraĝigi iun el inter la ekzekutantaj trupanaĉoj. Ili nur gratis la kapon pli kaj pli, rigarde la teron, kvazaŭ ili tie serĉus la solvon. Kiam estis videbla, ke neniu havas sufiĉan kuraĝon postiri la leonon, la tuta sunsubiro jam tre alproksimiĝis. Suno jam komencis serĉi sian noktokusenon. Ĝuste pro tio jam estis tre urĝa decidi pri la kielo. Dum kiam la diskutado vane fluis plu, nia bubo Alberto, kiu ekkonis sian hundon, kun levita kapo eniris en la kanaron sen iu vortodiro al la diskutantoj. Ĉi tiun vide ĉiuj ĉeestantoj komencis preĝi, ĉiu laŭ sia religio montrante krucon, kunmetante la manojn aŭ mute, la buŝon malfermite rigardis post la bubo. Tre malrapide pasis la tempo, kiu antaŭe tre rapide kuris. Ĉiuj vigligis la orelojn, kiel la oldulinoj dum la babilado de gejunuloj, kiam ili povas ekaŭdi mortokrion de la bubo. Suno enuis rigardi la leonĉasadon kaj la laston paŝe sur la ĉielo malaperis tute. Lumis nur Luno kaj la stelaro. Iuj forkuris porti torĉojn aŭ ĉarlampojn. Kiam ili revenis ĝuste tiam ekbruis la kanaro. La bruado proksimiĝis pli kaj pli al la rando de kanaro. Kiel pliiĝis la sono, tiel la eksteraj atendantoj foj-foje retropaŝadis almenaŭ ili estus kraboj. Kaj jen, ĉiuj buŝoj estis tuj malfermataj ekvidante Alberton, kiu portas la leonon tremantan en siaj brakoj. Post la komenca surprizo fariĝis granda ridego, miksita ĝi kun kolero. La organizita malplenkapaj trupaĉo koleris pro ilin mokita afero, sed la vilaĝanoj ĉirkaŭstarantaj tre ĝojis la aferon kaj laŭdis la bubon. Ĉefe la grandparolemaj partianoj koleriĝis, kvazaŭ ili estus kapobatitaj. Ili for-tren-paŝis kun klinita kapo, sente sin hontplena. Kiam ankaŭ la nokto profunda alvenis, ĉiuj vilaĝanoj jam estis hejme. En ĉiu domo fariĝis vigla babilado pri la pasinta afero. Fine de la babilado la animoj trankviliĝis kaj dum tiu nokto la virinoj estis pli ĉarmaj, ĝujon-donantaj ol ĝenerale. Ankaŭ la viroj - ne ĉiuj - estis pli aktivaj, tiel helpi ankaŭ la realigon de la politiko naskiĝo-kvanta de partio kaj de la registaro. Post naŭ monatoj la rezulto fanfaronis pri la iama unika triunfo de “leonĉasado”.

Ĉi tiu okazintaĵo dividis la vilaĝanojn. Iuj tre koleris kaj hontis la aferon, aliaj tre ridis la mokitan trupaĉon kaj ĝojis la ŝercon. Dum tempo multjara la iama moknomo jam iĝis al karesnomo. Jam pasis jaroj multaj depost ĉi tiu evento. La junuloj eĉ ne konas la historion, nur la olduloj rememoras ĝin. Dum kelkaj jaroj oni mokis nian vilaĝon dirante “Leon’-vilaĝo”. Okazis multfoje, ke la konduktoroj, kiam la trajnoj haltis en nia vilaĝo, ne la veran nomon kriadis, sed la mokitan -”Leon’-vilaĝo”. Foj-foje tiuj konduktoroj kiuj kriadis la mokitan nomon, kaptis batadon de vilaĝanoj netoleremaj la ŝercon. Iufoje vojaĝanto kun veturintenco viziti nian vilaĝon, aŭdante la kriitan “Leon’-vilaĝo”-on, tuj resaltis en la vagonon pensante, ke li certe iomete eraris la haltejon. Kiam en la sekvanta stacio refoje li ne tion aŭdis kion atendis, aliris al la konduktoro peti informacion. La vojaĝanto estis tre surprizata kiam li eksciis, ke la celita stacio jam estis antaŭe.
- Kiel eblas? - demandis li, kriege.- Mi aŭdis tre bone, ke la konduktoro anoncis tutan alian stacinomon.

Eĉ la reĝino de Parnaso ne povas verki belsonore kiom granda estis la ridego, sed ne fare de tiu vojaĝanto. Tuj li faris plendon al la staciestro kontraŭ la konduktoro. La konduktoro vane pardonpetis, li ne gajnis pardonon, eĉ post ĉi tiu evento ricevis gravan punon por forgesi neniam la “Leon’-vilaĝo”-on. Pro malbonŝanco la pasaĝero netolerema, estis iu fia partiano, kiu volis montri sian forton, potencon havantan dum tiu epoko. Se alia ne, tiu konduktoro, se ankoraŭ li vivas, certe rememoras la historion de nia leono.



HABEL' trilogio

La originalan hungarlingvan romanon verkis TAMÁSI Áron, fama sikhuna verkisto.

HABELO en la arbarego

HABELO en la lando

HABELO en Ameriko



Kromaj mallongaj noveloj de TAMÁSI Áron.

FAJRO VENDATA!
FAJRO VENDATA! (kun la hungara)
STELOJ DE TRANSILVANIO
ETOSO DE LUDO



La ĉielo estas malfermita ĝis tagmezo vendrede!





La montrata ligo „La ĉielo estas malfermita ĝis tagmezo vendrede!” enhavas aventurkolektaĵon, kiu temas pri la romaoj (ciganoj). Ĝi estas eldonita nur en Hungara kaj Slovaka lingvoj. La esperantlingva tradukaĵo, akireblas nur ĉi tie, ne havante ĉiujn ĉapitrojn, kiujn enhavas la originala hungarlingva versio. Tiu ĉapitro mankas, kiun ne S-ino VARJÚ Katalin verkis pri la deveno kaj historio de la romaoj.







 
	KERCSÓ Attila 
	Ranotimo

	Sur la lagobordo
	La rano tre tremas,
	Ŝatus hejmeniri
	Sed la lag’ danĝeras.

	Sopire rigardas
	Ĝi la akvon ondan,
	Se ĝi enakviĝus
	Perdus vivon mondan.

	Timiga ezoko
	Estas en la lago,
	Ne havas nun pacon
	Eĉ unu lagano.

	En sia loĝejo
	Ploras la olda krab’,
	Sur la dorso kuras
	La timo de la bram’.

	Venus nur trankvilo,
	Kiam la ezoko,
	Estos jam kaptita
	Fare de la hoko.


	TAMÁSI Áron 
	Birdo trilanta /interna poemo de la dramo/

	Se ĉiam am’ fidela,
	Estos en futuro:
	Venkos bono la malbonon,
	Amanta kor’ la demonon
	En anima turo.


	TAMÁSI Áron 
	Tombŝtona poemo

	Devenis sik-huna
	Filo de Hun-gento,
	Servisto fidela 
	De fia jarcento.


	WASS Albert 
	Kiu la hungaro?

	Kiu la hungaro, amiko?
	Ĉu Vi, aŭ mi, aŭ la tria?
	Do, ek ni juĝu rapide,
	dum flosas la ŝipo nia!

	Ni prenu fosilon, pioĉon,
	remilon! Kien la bato?!
	Estas nia miljara ago,
	pradevena fato!

	Kaj kiam la senvivajn korpojn
	surbordigos nin la ondo:
	estos ni hungaroj kune
	kun la tria en la mortomondo,
	kuŝante sur katafalko,
	kie staras funebra rondo.
	
	
	Infankantoj
	Floke flugas blanka neĝ’
	
	Floke flugas blanka neĝ’,
	Vintroavon vokas preĝ’.
	Ĝojas lin la infanar’,
	Gaje sonas kantomar’.

	Plenas sakon ĉio bon’,
	Ĉe vi estas dolĉbonbon’. 
	Kara avo alvenu,
	Dio ĉiam vin benu.
	
	
	Kristnaskiĝo
	
	Kristnaskiĝo jen atesto,
	Por ni estas granda festo.
	Ĉu bakiĝis freŝa pano,
	kiun pretis lerta mano?

	Bele pompas la kristarbo,
	Brilas sur ĝi kandelaro.
	Jen la pilko, jen libreto,
	Plene plenas librobreto.





Ligoj al similtemaj retejoj: (Noveloj) (Poemoj) (Romanoj, verkitaj de REJTŐ Jenő) (Esperanta literaturo en la reto)